All posts in Receptoj

Karnijariko, melongeno farĉita per haketita viando.

By: Andy | 2 Comments | | Category: Receptoj

IMG_20170828_144704_030

Hej! Saluton al ĉiuj! Ĉu vi scias ke mi estas vikipediisto? De tempo al tempo mi kreas artikolojn en vikipedio pri diversaj naciaj pladoj kaj ĉi tiun mi tre ŝatis ekde la unua momento ĉar kelkaj pladoj pli facile veganigeblas ol aliaj kaj Karnıyarık estas vere facile veganigebla manĝaĵo! Mi simple... more

Read more

Salmoreĥo, malvarma kordova kremo.

By: Andy | 0 Comments | | Category: Receptoj

IMG_20170830_145943_009

Hej saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi afiŝis ĉi tie recepton pri gazpaĉo, malvarma supo. Hodiaŭ mi volas kundividi recepton pri salmoreĥo, malvarma kremo andaluza, pli specife el Kordovo, belega urbo ja vizitinda 😉 Salmoreĥo tradicie estas nur vegetaĵa ĉar temas pri kremo el tomatoj kaj pano sed kutime oni ornamas... more

Read more

Burgero el fazeoloj, avenflokoj, melongeno kaj ĉampinjonoj!

By: Andy | 0 Comments | | Category: Receptoj

IMG_20170824_212429_304

Saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi faris burgeron el fazeoloj kaj avenflokoj kiun amikoj manĝis kaj ŝatis sed unu el ili diris ke ĉiuj gustoj ĝenerale estis tre leĝeraj ke io pli forta mankas. Post kelkaj tagoj mi refaris la recepton (jen ĝi!) kun aldono de pluraj spicoj kaj melongeno kaj... more

Read more

Greka salato!

By: Andy | 0 Comments | | Category: Receptoj

IMG_20170823_012239_973

Hej saluton! Hieraŭ mi faris musakon, tipa manĝaĵo greka, iel simile al la itala lasanjo, sed kun tavoloj el melongeno. Mi tiom ŝatis ke mi decidis pluesplori la grekan kuirarton kaj mi faris grekan tipan salaton. Ĝi konsistas el tre bazaj ingrediencoj, ĝi estas freŝa, leĝera kaj tre bongusta! Tipa... more

Read more

Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita

By: Andy | 1 Comment | | Category: Aliaĵo, Receptoj, Varmaj pladoj, Veganismo

IMG_20170822_135239_834

  Saluton amikoj! Hodiaŭ mi volas instrui al vi kiel fari facilan, sanan kaj bongustan pladon el la greka kuirarto kiu estas unu el la plej internacie konataj el Grekio. Verdire temas pri orienteŭropa kaj mezorienta plado kiu verŝajne estis araba, laŭ vikipedio ĝia nomo “musakás” estas grekigo de araba... more

Read more

Vegana fromaĝkuko!

By: Andy | 0 Comments | | Category: Receptoj, Veganismo

IMG_20170819_180302_535

Saluton verduloj! Hodiaŭ mi finmanĝis bonegan fromaĝkukon kiun mi faris kaj ĝi estis tiel bongusta ke mi sentas la devon kundividi la recepton kun vi! Temas pri recepto kiun mi vidis en jutuba vegana kanalo kaj mi fidele sekvis ĝin sed se kelkaj ingrediencoj mankus, vi facile povus anstataŭi ilin.... more

Read more

Rizoto el pizoj kaj ĉampinjonoj

By: Andy | 0 Comments | | Category: Receptoj, Varmaj pladoj, Veganismo

IMG_20170816_134728_718

Saluton verduloj! Lastatempe mi verŝajne faras tro da manĝaĵoj kies ĉefa ingredienco estas rizo sed tio ne estas hazardo. Miaj manĝokutimoj ĉiam inkluzivas ĝin kvankam mi celas, kaj kelkfoje sukcesas, iom limigi la rizon por plivariigi kion mi manĝas sed dum mi tion ne faras, mi profitas por montri al... more

Read more

Flava rizo kun sojviando kaj legomoj

By: Andy | 0 Comments | | Category: Receptoj, Veganismo

20664928_1488417694537730_3864701267233783497_n

Saluton amikoj! En Kubo ni ofte manĝas rizon kun viando (kutime porkaĵo) kaj kelkaj legomoj. Mi regalis amikojn ĉe mi kaj mi volis fari similan pladon sed kompreneble ĝi estis tute vegana! Por anstataŭi la viandon mi simple uzis teksturigitan sojon kiu estas relative granda kaj similas al haketita viando. ... more

Read more

Vegana milano-stila fileo!

By: Andy | 0 Comments | | Category: Receptoj, Veganismo

14276641_609683215880836_1626656830_n

Panumita fileo el melongeno! Saluton verduloj! Hodiaŭ mi preparis manĝaĵon kiun mi multe ŝatas sed verdire la foto estas pasintajara ĉar mi forgesis kundividi kun vi la recepton tiumomente kaj nun mi volas ĝin prezenti al vi! Temas pri bongustega fileo el melongeno. Ĝi iel imitas la tipajn panumitajn fileojn... more

Read more

El la afrika kuirarto: Mafeo, legomstufaĵo kun ternuksa butero.

By: Andy | 0 Comments | | Category: Receptoj, Varmaj pladoj, Veganismo

IMG_20170803_001729_178

Saluton karaj! Hodiaŭ por la unua fojo, almenaŭ konscie, mi faris manĝaĵon el nigra Afriko kaj mi vere ĝojas pro la bonega rezulto! Kvankam oni povus pensi ke ĝi foras kaj malsamas al mia kuirarto, tio tute eraras! Mi venas el Kubo kaj tie afrikanoj kaj eŭropanoj miksis siajn kuirartojn... more

Read more
Sociaj retoj