Pomflano

By : | 0 Comments | On : Marto 26, 2014 | Category : Receptoj

800px-Fuji_apple

Ingrediencoj por 4 flanetoj:

    3 tasoj da natura kaj organika pomsuko.
    4 kuleretoj da koncentrita pomsuko aŭ rizmelaso.
    2 malgrandaj pomoj dispecigitaj.
    1 kulereto da sezampasto.
    4 kulereto da agaragaro.
    1 kulereto da kuzuo.
    Ero da salo.

 

Preparado:

    1-Ni aldonas en poto la pomsukon, la pomkoncentraĵon aŭ rizmelason kaj saleron.
    2-Je la ekboligado ni ekladonos la agaragaron, kaj lasos ĝin boli dum 10 minutoj senhalte movanta ĝin, ĝis la algo (agaragaro) entute kuniĝu al la cetero.
    3-Ni aldonos la dispecigitajn pomojn kaj lasos ĝin boli dum 5 minutoj pli.
    4-Fine ni aldonos la sezampaston, ĉion ni kirlos en kirlilo kaj poste metos en la flanujojn aŭ en aliajn ujojn.
    4-Jam malvarma, ni metos en la glaciŝrankon dum kelkaj horoj kaj post tio ili estas pretaj por manĝado.

Propraĵoj:

    1-Riĉa je vegetaĵaj fibroj kiuj helpas plibonigi nian intestan flaŭron kaj transiron.
    2-Plibonigas la kronikan konstipon. Aldonas naturajn sukerojn de la frukto.
    3-Riĉa je vitaminoj kaj mineraloj el la algo kaj la frukto.

 

Ideala por:

    1-Malpeza deserto, malalta je kalorioj. Ideala por maldikigaj dietoj. Taŭga por celiakuloj kaj diabetuloj.
    2-Vegana deserto, ellaborita per naturaj sukeroj, sen farunoj, sen ovoj, sen lakto nek butero, sen ĉokolado nek gistoj.
    3-Sana alternativo al la tradicia bakaĵarto. Speciala kolaziono aŭ ajna celebrado, inter aliaj.
     

El la retejo de David Gasol.

Share This Post!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi rajtas uzi ĉi tiujn etikedojn kaj atribuojn de XHTML: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

Sociaj retoj