Sejtano

By : | 1 Comment | On : Marto 21, 2014 | Category : Receptoj

1911761_10203554808660535_1304060388_n

Sejtano estas estas ofte konata kiel vegetaĵa viando ĉar ĝi aspekte similas al viando. Krom tio kaj precipe, sejtano estas ideala manĝaĵo pro foresto de kolesterolo kaj graso kaj alta enhavo de proteinoj. Pro tiuj kialoj, ĝi estas pli leĝere digestebla ol la besta viando.

Farado de sejtano ne sekvas unuforman, rigidan manieron. En interreto abundas diversaj receptoj kaj ni elektis nian propran surbaze de rapideco kaj bongusteco sen perdo de la nutriciaj valoroj.

Ingrediencoj:

2 tasoj da gluteno (se vi ne havas la glutenon mem, ne gravas, eblas per tradicia tritikfaruno. Oni faru paston (tritikfaruno, akvo kaj salo) kaj metu ĝin en akvon dum pli malpli 45 minutoj. Post tio forigu la akvon kaj la gluteno estas akirita).

duontaso da sojsaŭco
3 aŭ 4 ajleroj
petroselo (freŝa aŭ sekigita)
2 grandaj kuleroj da muelita pano (opcia)
taso da akvo.

Kuirmaniero:

En ujo ni metas la glutenon, muelitan panon, petroselon, ajlon, kaj fine la akvon kaj la sojsaŭcon. Ni devas knedi ĝin ĝis pastoformiĝo. Ĝi iĝas preskaŭ tuje. Kiam la pasto estas atingita, kun iom antaŭa tempo, ni boligu akvon en kaserolo, sufiĉe da akvo, kiu kovru la sejtanon. Se vi volas envolvi ĝin en plastaĵon same kiel mi faris, nur necesas akvo, sed se vi metos ĝin sen tiu envolvaĵo, aldonu vegetaĵojn, paprikojn, cepon, ktp al la akvo aŭ simple la koncentritajn vegetaĵ-supojn (tri sufiĉas). Kaj lasu ĝin surforne dum minimume 45 minutoj kaj de tempo al tempo rigardu kaj tuŝu ĝin. Fine, forigu la akvon kaj konservu ĝin en la glaciŝranko envolvita.

Uzoj: Sejtanon oni manĝas laŭ multaj manieroj: fritita, rostita, kun pano, kun salatoj, oni uzas ĝin laŭplaĉe. Provu manĝi ĝin kiel aperas en la bildo: dispecigita sejtano fritita kun malmulte da oleo kaj memfarita saŭco el papriko, ajlo kaj cepo. Aldonu salaton kun beto, maizo, kikeroj, pizoj, tomato kaj ĉion kion vi volas! Bonan apetiton!!10009305_10203554809180548_422325992_n

Share This Post!

Comment (1)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Vi rajtas uzi ĉi tiujn etikedojn kaj atribuojn de XHTML: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

Sociaj retoj