Ĉorizo el gluteno kaj rizo

Salaton amikoj! Mi vizitis Portugalion por la tria fojo pasintan decembron, sed estis unua fojo en la nordo (Porto kaj Brago) kaj unua fojo ankaŭ en esperanta etoso. Mi malkovris lokan veganan kuirarton, kaj la emon de portugaloj al supoj. Mi mem ne multe faris supojn ĉe mi sed post ĉi viziti mi konvinkiĝis ke mi devas ilin fari pli ofte ĉar bongustegaj! Por ornami, samkiel ĉe la tradicia plado, mi faris kolbason, kiun vi ankaŭ povas fari. Mi esperas ke vi ŝatos ĝin. Ĝi ne nur utilas por la supo kiun mi baldaŭ afiŝos, sed por multaj aliaj manĝaĵoj. Por lentosupoj, sandviĉoj kaj aliaj inventaĵoj viaj!

Ingrediencoj: 

  • 125 gr. da gluteno
  • 20 gr. ronda riza blanko
  • 150 ml. legoma buljono
  • 1 kulereto da sojsaŭco
  • 2 kuleroj da raspita pano
  • 1 kulereto da seka origano
  • 1 kulereto da Kajena pipro
  • 1 kulereto da dolĉa papriko
  • 1 kulereto da pika papriko
  • 1 kulereto da pulvorigita ajlo
  • 1 kulereto da salo
  • ½ kulereto da pipro

Paŝoj:

  • Ni kuiru unue la rizon, ni forigos la troan akvon kaj konservos.
  • Ni devas meti en bovlon la glutenon kun la cetero el de sekaj ingrediencoj (krom boligita rizo). Ni miku ĉion bone kaj sekvo aldonos la rizon kaj denove bone miksos ĉion bone.
  • Nun ni miksas la likvaĵojn en alia bovlo: la legoma buljono kaj la sojsaŭco. Post sameciĝo ni aldonu ĝin al la miksaĵo de sekaj ingrediencoj. Miksu per via mano. Se ni rimarkas ke la maso estas tre seka, ni povas aldoni iom pli da likvaĵo aŭ akvo.
  • Ni bezonas plastan paperon por doni formon al la kolbaso: Sur plataĵo etendu la plastan paperon kaj dispecigu la mason en du partojn.
  • Prenu unu parton kaj per via mano donu al ĝi stangan formon, samkiel longa ĉorizo. Metu ĝin sur la flankon kiu pli proksimas al vi kaj zorgeme rulu fermante ĝin. Ni premos bone per ŝnuroj aŭ per la plastaĵo mem ĉe ambaŭ ekstremoj de la rulaĵo.
    Per fajna pinto de tranĉilo aŭ simile faru truetojn en la rulaĵo.
  • Ni metu do en akvon por bolado dum 45 minutoj.

Lasu ĝin kelkajn horojn en la fridujo kaj poste uzu por multaj diversaj pladoj aŭ sandviĉoj. Tranĉu lamene kaj fritu, ekzemple. Mangu kun pano kaj salato, aŭ aldono al lentoj. Mi faris ĝin por portugala verda supo 😉

Tradiciaj pankukoj

Salaton! Jam rapide alproksimiĝas la Sankta Semajno kaj en Hispanio oni tradicie preparas por ĉi datoj, pankukojn kiujn mi tre ŝatas kaj nepre volas kundividi kun vi la recepton! La tradicia recepto ne estas vegana ĉar ĝi kutime enhavas ovon kaj lakton sed la veganigo estas tute facila kaj la gusto ne multe ŝanĝiĝas.

Ingrediencoj:

  • 1 malnova, malseka pano. (prefere konservu panon de antaŭa tago).
  • 500 ml da vegetaĵa lakto (mi uzis sojlakton ĉar pli etkosta).
  • 100 gramoj da kiker– aŭ tritikfaruno.
  • 2 branĉetoj da cinamo.
  • 3-5 supkuleroj da pulvorigita cinamo.
  • 500 ml da plantoleo por fritado (mi rekomendas la sunflor-oleon).
  • taso da bruna sukero
  • Agav-siropo (opcie)

Paŝoj:

  • Unue ni devas varmigi la lakton kun la branĉetoj kaj kulero da agav-siropo. Post ekbolo ni metos ĝin en ujon kun ampleksa fundo kaj dum ĝi malvarmiĝas,
  • Ni tranĉos la panon diagonale farante plurajn tranĉaĵojn kiuj ne estu tro dikaj. Pli malpli kiel la dikeco de niaj fingroj.
  • Preparu la ŝmiraĵon: Aldonu al la faruno iom da akvo,  kaj kirlu, tiel ĝis vi ekhavos samecan paston, kiu ne estu tro densa sed ne tro maldensa. Se vi uzas kikerfarunon mi rekomendas aldoni kulereton da pom-vinagro.
  • Metu la panon en la ujon kun la lakto por ke ĝi trempiĝu bone, ambaŭflanke, sed zorgeme ĉar la pano povus diseriĝi.
  • Nun, en ampleksa pato (fritilo), varmigu la oleon.
  • Zorgeme prenu la panon, per viaj manoj iomete premu por forigi iom da likvaĵo, metu en la farunujon, ŝmiru bone ambaŭflanke kaj, kiam la oleo estu sufiĉe varma, fritu ĝis orkoloriĝo. Por la fritado uzu du spatelojn por aliflankigi ilin. Prefere fritu kiom ajn vi povos samtempe.
  • Lasu ilin sur kuirpapero por forigado de la troa oleo. Ŝmiru per miksaĵo el cinamo kaj sukero kaj se vi havas kaj volas pli dolĉajn pankukojn, aldonu ankaŭ agav-siropon.
  • Metu en la fridujon kaj lasu malvarmiĝi minimume unu horon! manĝu ilin kun la familio se multaj ĉar post kelkaj tagoj tro sekiĝas!

Pastaĵo kun kukurbeto

Saluton! Pastaĵojn oni povas manĝi plej diverse kaj kun multaj ingrediencoj laŭ sezone kaj kompreneble, laŭplaĉe. Ĉi tiu plado, pastaĵo kun kukurbetoestas vere facile farebla, nutriga kaj milde gusta. Se vi ŝatas pastaĵojn, jen recepto por vi!

Ingrediencoj:

  • 320 gr da mallongaj pastaĵoj (ekz fusilioj aŭ ‘papilioj’)
  • 650 gr da kukurbeto raspita.
  • Bazilio laŭplaĉe.
  • Salo laŭplaĉe.
  • 20 ml da olivoleo.
  • Nigra pipro laŭplaĉe.
  • 1 ajlero.

Paŝoj:

  • Unue bolu akvon en granda poto kaj tuj post ekbolo aldonu salon.
  • Dume lavu, sekigu kaj raspu la kukurbeton kun la ŝelo.
  • Verŝu la oleon sur grandan paton kaj varmigu je malalta fajro kun ajlero.
  • Aldonu la  kukurbetaĵon, salon kaj pipron kaj kuiru dum 5-6 minutoj, foje kirlante ĝin; poste forigu la ajleron.
  • Dume kuiru la pastaĵon en la bolanta akvo kun salo kaj kiam ĝi estos preta filtru, sed konservu glason da tia akvo. Por scii kiam pretos la pastaĵo, legu la kuirpaŝojn ĉe la kovraĵo.
  • Verŝu la pastaĵon en la paton kun la kukurbeto raspita, kun iom da konservita akvo, plu kuiru ĝin altfajre dum kelkaj minutoj kaj poste malŝaltu. Parfumu ĝin kun bazilio kaj la pastaĵo estos preta!

Bonan apetiton! 

Minestrono, bunta itala supo

Minestronon mi manĝadas tre ofte! Jes, tio okazas kiam la koramiko estas italo! Ĝi iĝis tradicio por ĉemontaraj ekskursaj vespermanĝoj aŭ dum tagoj frostaj aŭ kiam la gorĝo doloras. Ĉiam oni trovas bonajn kialojn por minestronoj! Temas pri supo tre varia, sen fiksa recepto, ĉar tradicie oni faras ĝin laŭ la sezonaj legomoj kaj laŭ la ebloj de la kuirantoj. Tial, kelkaj minestronoj havas multajn legomojn, dum aliaj estas pli modestaj. Mi lasas sube la recepton de la lasta minestrono kiun mi manĝis sed vi povas modifi ĝin laŭ viaj ŝatoj kaj ebloj!

Ingrediencoj:

  • 1 cepo
  • 4 ajleroj
  • 3 celeri-tigoj
  • 2 tomatoj
  • 1 kukurbeto
  • 1 manpleno da vermiĉeloj
  • 3 supkuleroj da olivoleo
  • 1 litro da akvo
  • 5 terpomoj
  • brokolo
  • spicoj laŭplaĉe (origano ekz)

Paŝoj:

  • Unue lavu ĉiujn legomojn kaj fajne tranĉu ilin. La terpomojn tranĉu en kubojn, same la tomatojn.
  • Due varmigu poton, verŝu la oleon kaj poste aldonu la ajlerojn kaj fritu. Poste aldonu la cepon kaj kirlu ĝis ĝi estu mola kaj travidebla.
  • Sekve aldonu ĉiujn legomojn en la poton, kirlu dum kelkaj minutoj kaj poste verŝu la akvon. Kirlu, salu, spicu laŭplaĉe kaj lasu ĝin boli kaj poste je mez-malalta fajro dum 30 minutoj proksimume.
  • Kiam mankos ĉirkaŭ 3 minutoj aldonu la vermiĉelojn kaj denove kirlu.
  • Servu kaj ĝuu ĝin!

 

Bonan apetiton!

 

 

Rikoto el sojlakto.

Saluton! Ciao! Antaŭ du jaroj mi vizitis Sicilion. Tie mi malkovris rikoton (verdire mi manĝis ĝin en fruaj jaroj, sed mi nebule memoras) kie preskaŭ estas ‘nacia’ fromaĝo. Ĝin oni uzas speciale por dolĉaĵo nomata ‘kanoloj’ pri kiu mi prilaboras veganan recepton! Tamen, rikoton eblas manĝi kun pano, kun salato, kun sukero, laŭ via plaĉo! Mi mem ne tro ŝatas fromaĝojn sed ĉi tiun mi tre ŝatis ĉar ĝi ne gustas al la tradiciaj. Krome, la ingrediencoj kaj sekvendaj paŝoj etas tre simplaj, sed sukeraj aldonoj, kemiaĵoj aŭ aliaj tiaj aferoj kiuj malplianigas niajn manĝaĵojn! Ĝuu rikoton!

Ingrediencoj:

  • 1 litro da sojlakto sen aldonaj sukeroj.
  • 30 ml da freŝa cintronsuko aŭ pomvinagro.
  • 1 kulereto da salo.

Paŝoj:

  • En bovlo ni boligos la lakton, tuj antaŭ ekbolo, ni forigas el la kuirforno kaj iom post iom aldonas la acidaĵon (citronsuko aŭ pomvinagro), samtempe kirlante per  kulero.
  • Lasu ĝin ripozi 30 minutojn. Post tiu tempo, salu laŭplaĉe kaj ree kirlu ĝin.
  • Filtru ĝin pero fajna filtrilo kaj se eble per helpo de tuko tra kiu filtriĝos la selakto kaj poste metu ĝin en fromaĝ-muldilon se vi havus. Vi povas uzi alitipan etan muldilon por ke ĝi havu ian formon.
  • Lasu ĝin ripozi friduje kelkajn horojn enmuldile. Post tiu tempo forverŝu la selakton kaj ĝi jam pretas por manĝado.

Senalkohola refreŝiga moĥito.

Saluton verduloj! La printempo jam alproksimiĝas freneze varme! En Madrido la temperaturoj nunaj atingas 21 gradojn en, teorie, vintra sezono ankoraŭ! Mi kutime ĉiuvespere eliras piedmarŝi kelkajn kilometrojn kaj la korpo petas al mi ion refreŝigan. Tamen, la kutimaj industriaj refreŝigaĵoj estas plenaj de sukero kaj kemiaĵoj kiujn mi volas ĉiel eviti. Kial do, ne fari moĥiton kun, kiel eble plej naturajn ingrediencojn? Mi ne trinkas alkoholon, mi estas ‘radikala’ abstemiulo kaj neniam trinkis moĥiton, kio estas verŝajne unu el la plej konataj trinkaĵoj de Kubo, mia naskiĝlando. Tial do, bona kialo fari ĝin!

Ingrediencoj (por unu persono):

Paŝoj:

  • Unue tranĉu duone la limeon kaj el ĝi tranĉu rondpecon. Poste la ceteron dispecigu en ne tro etajn pecojn. Aldonu ĝin en glaso vitra, travidebla, kun la ment-folioj. Lasu kelkajn (prefere en branĉeto) por fina ornamo.
  • La glacion diserigu. Mi mem metas ĝin en plastan sakon kaj frakasas ĝin kontraŭ la plankon kaj se daŭre ĝi grandas, mi fine batas per io peza. (sovaĝa maniero, jes, mi konscias 🙂 Sed ne lasu ĝin tro fajna)
  • Nun aldonu la glacion al la glaso, ke ĝi kovru ĝin. Sekve la gasakvon kaj la Agav-siropon. Per kulero aŭ simila ilo delikate kirlu de malsupre supren por ke la likvaĵoj miksiĝu.
  • Ornamu per mentbranĉeto surpinte kaj la limea rondpeceto kiel rado ĉe la rando. Kaj ek al trinkado!
    Jen trinkaĵo refreŝiga, senalkohola kaj kun malmultaj kalorioj. Tiel do, vi rajtas trinki ĉiom kiom vi volos!

*Se vi ne trovas stevion aŭ agavsiropon, ankaŭ povus esti kun bruna sukero, nerafinita se eble.