Minestrono, bunta itala supo

Minestronon mi manĝadas tre ofte! Jes, tio okazas kiam la koramiko estas italo! Ĝi iĝis tradicio por ĉemontaraj ekskursaj vespermanĝoj aŭ dum tagoj frostaj aŭ kiam la gorĝo doloras. Ĉiam oni trovas bonajn kialojn por minestronoj! Temas pri supo tre varia, sen fiksa recepto, ĉar tradicie oni faras ĝin laŭ la sezonaj legomoj kaj laŭ la ebloj de la kuirantoj. Tial, kelkaj minestronoj havas multajn legomojn, dum aliaj estas pli modestaj. Mi lasas sube la recepton de la lasta minestrono kiun mi manĝis sed vi povas modifi ĝin laŭ viaj ŝatoj kaj ebloj!

Ingrediencoj:

  • 1 cepo
  • 4 ajleroj
  • 3 celeri-tigoj
  • 2 tomatoj
  • 1 kukurbeto
  • 1 manpleno da vermiĉeloj
  • 3 supkuleroj da olivoleo
  • 1 litro da akvo
  • 5 terpomoj
  • brokolo
  • spicoj laŭplaĉe (origano ekz)

Paŝoj:

  • Unue lavu ĉiujn legomojn kaj fajne tranĉu ilin. La terpomojn tranĉu en kubojn, same la tomatojn.
  • Due varmigu poton, verŝu la oleon kaj poste aldonu la ajlerojn kaj fritu. Poste aldonu la cepon kaj kirlu ĝis ĝi estu mola kaj travidebla.
  • Sekve aldonu ĉiujn legomojn en la poton, kirlu dum kelkaj minutoj kaj poste verŝu la akvon. Kirlu, salu, spicu laŭplaĉe kaj lasu ĝin boli kaj poste je mez-malalta fajro dum 30 minutoj proksimume.
  • Kiam mankos ĉirkaŭ 3 minutoj aldonu la vermiĉelojn kaj denove kirlu.
  • Servu kaj ĝuu ĝin!

 

Bonan apetiton!

 

 

Senalkohola refreŝiga moĥito.

Saluton verduloj! La printempo jam alproksimiĝas freneze varme! En Madrido la temperaturoj nunaj atingas 21 gradojn en, teorie, vintra sezono ankoraŭ! Mi kutime ĉiuvespere eliras piedmarŝi kelkajn kilometrojn kaj la korpo petas al mi ion refreŝigan. Tamen, la kutimaj industriaj refreŝigaĵoj estas plenaj de sukero kaj kemiaĵoj kiujn mi volas ĉiel eviti. Kial do, ne fari moĥiton kun, kiel eble plej naturajn ingrediencojn? Mi ne trinkas alkoholon, mi estas ‘radikala’ abstemiulo kaj neniam trinkis moĥiton, kio estas verŝajne unu el la plej konataj trinkaĵoj de Kubo, mia naskiĝlando. Tial do, bona kialo fari ĝin!

Ingrediencoj (por unu persono):

Paŝoj:

  • Unue tranĉu duone la limeon kaj el ĝi tranĉu rondpecon. Poste la ceteron dispecigu en ne tro etajn pecojn. Aldonu ĝin en glaso vitra, travidebla, kun la ment-folioj. Lasu kelkajn (prefere en branĉeto) por fina ornamo.
  • La glacion diserigu. Mi mem metas ĝin en plastan sakon kaj frakasas ĝin kontraŭ la plankon kaj se daŭre ĝi grandas, mi fine batas per io peza. (sovaĝa maniero, jes, mi konscias 🙂 Sed ne lasu ĝin tro fajna)
  • Nun aldonu la glacion al la glaso, ke ĝi kovru ĝin. Sekve la gasakvon kaj la Agav-siropon. Per kulero aŭ simila ilo delikate kirlu de malsupre supren por ke la likvaĵoj miksiĝu.
  • Ornamu per mentbranĉeto surpinte kaj la limea rondpeceto kiel rado ĉe la rando. Kaj ek al trinkado!
    Jen trinkaĵo refreŝiga, senalkohola kaj kun malmultaj kalorioj. Tiel do, vi rajtas trinki ĉiom kiom vi volos!

*Se vi ne trovas stevion aŭ agavsiropon, ankaŭ povus esti kun bruna sukero, nerafinita se eble.

Farĉitaj melongenoj laŭ armena maniero

Saluton! Բարև
Melongenoj estas tre ŝatataj kaj tre aprezataj en la mediteranea kaj kaŭkaza kuirartoj. Ni povas trovi ilin farĉitaj, rostitaj, frititaj, kremigitaj… Sed, el ili ĉiuj mia plej ŝatata estas la farĉita melongeno. Oni povas trovi tiajn farĉaĵojn ne nur en Armenio sed ankaŭ en ĝiaj ĉirkaŭaj landoj. La recepto ne estas komplika kaj konsistas el simplaj ingrediencoj kaj mi certas ke vi ofte faros ĝin post la unua provo! Kiam mi manĝas ĝin, mi mense kaj guste translokiĝas al Armenio kaj mi amas tion 🙂

Ingrediencoj:
7-8 melongenoj ne tro dikaj, prefere longetaj kaj rektaj por pli facila fritado.

Por la farĉaĵo:

  • 1 meza cepo, fajne tranĉita
  • 1 meza kukurbeto, tranĉita en malgrandajn kubojn
  • 1-2 freŝaj verdaj kapsikoj tranĉitaj en malgrandajn kubojn
  • 4-5 supkuleroj da olivoleo
  • ½ taso da tomatsaŭco, freŝa aŭ endosigita
  • 1 kuleroj da ruĝa kapsika pasto
  • 2-3 kuleroj da tomatsaŭco (nedeviga)
  • 4-5 ajleroj, tranĉitaj
  • Freŝa cilantro, fajne tranĉita por aldono al la melongenoj kaj posta ornamo surtelera.
  • Salo kaj pipro laŭplaĉe
  • ½ kulereto da kareo pulvorigita
  • ½ kulereto da kurkumo
  • 1 kulereto da kajena pipro (sed ne uzu se vi ne ŝatas ĝin)

Ni ankaŭ uzos duontason da tomatsaŭco miksita kun duontaso da akvo.

Lavu kaj parte senŝeligu la melongenojn lasante ĝin kun strio senŝela kaj alia strio kun la ŝelo.

Metu la melongenojn en salan akvon, kovru ilin per telero por ke ĉiuj melongenoj estu tute kovritaj.

Farĉaĵo:

  • Fritu la tranĉitan cepon kun olivoleo ĝis ĝi estu travidebla. Aldonu la tranĉitan kukurbeton, la kapsikojn kaj plu kuiru ĝis ĉio estu mola.
    Miksu la pistitan tomaton kun la kapsika pasto kaj la tomatsaŭco kaj aldonu al la legomoj surfajraj.
  • Plu kuiradu ĝin dum ĉirkaŭ 10 minutoj kaj aldonu ĉiujn spicojn. Elfajrigu kaj lasu ĝin malvarmiĝi.
  • Sekigu la melongenojn, ŝmiru ilin per abunda olivoleo kaj sur pato fritu ilin je mez-malalta fajro kaj lasu malvarmiĝi.
  • Antaŭvarmigu la bakfornon je 200 gradoj, metu la melongenojn sur bakpleton. Fendu ilin  laŭlonge kaj malfermu ĝin kreante ujon.
  • En tiu ‘ujo’ kreita ni aldonos tiom da farĉaĵo kiom ni povos. Verŝu la miksaĵon el diversaj saŭcoj kaj akvo inter la melongenoj kovrante la bakpleton.
  • Kovru ĝin per aluminifolio kaj baku dum 25-35 minutoj.
  • Forigu la aluminifolion kaj plu kuiru ĝin 20-25 minutojn.
  • Ornamu per freŝa koriandro.

Servu la melongenojn kaj ĝuu!

Bonan apetiton!

Բարի ախորժակ

 

Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.

Saluton verduloj! Jam ekde pasinta jaro mi volis fari ĉi pladon sed mi iom atendadis. Principe temas pri iom komplika manĝaĵo ĉar la guŝojn oni devus enakvigi kaj kuiri, kaj ili estas sufiĉe malmolaj! Tial mi decidis aĉeti kuiritajn por simpligi la paŝojn. Mi diros ke mi amegas preskaŭ ĉiajn guŝojn kaj mi povus manĝi ilin tage kaj nokte senlace kaj senhalte. Post mia malkovro de la sudusona ‘nigrula’ kuirarto, mi nur bedaŭras ke tiaj pladoj ne vaste famiĝis favore al rapidmanĝaĵoj kaj ni primokas ilin pro manko de bona kuirarto, kio ne tute veras! Tie estas multaj tradiciaj manĝaĵoj kaj ni povas fari tute veganajn versiojn. Mi faris manĝaĵon el Luiziano kaj usona Meksika golfo kiu nomiĝas Gumbo . Temas pri tre ampleksa manĝaĵo ĝi varias de unu loko al alia, ne rigida aŭ strikta rilate al ĝiaj ingrediencoj uzendaj. Plejparte oni preparas ĝin dum la malvarmaj monatoj. Ni diru ke temas pri densa supo kun fiŝaĵoj, viandoj, marfruktoj aŭ nur vegetaĵoj. Ĉi lastan ni faros.

Por tiu ĉi recepto ni uzos tri malsamajn guŝojn: nigrajn fazeolojn, blankajn fazeolojn kaj kikerojn. Kiel mi diris antaŭe por ne komplikigi min, mi aĉetis dosojn kun jam kuiritaj guŝoj. Ankaŭ ni devos fari rostitan saŭcon (france roux), kio estas vere simpla. Kaj alia grava ingredienco estas la gomboj, kiun oni pli konas en Afriko kaj en kelkaj landoj amerikaj. Tamen, se vi ne trovus ĝin facile, uzu terpomojn anstataŭe.

Ingrediencoj:

  • 60 ml da olivoleo
  • 30 gramoj da faruno
  • 1 mezgranda cepo, tranĉita
  • 1 verda kapsiko, kvadrate tranĉita
  • 1 celeri-tigo, tranĉita
  • 3 ajleroj, tranĉitaj
  • 200 gramoj da gomboj, tranĉitaj
  • 400 gramoj da tomatsaŭco
  • 600 ml da vegetaĵa likvaĵo
  • 8 ĉampinjonoj, tranĉitaj kvarone
  • ½ kulereto da seka timiano
  • ½ kulereto da ĉilia pulvoro (aŭ Kajena pipro)
  • 2 laŭro-folioj
  • 330 gramoj da miksitaj guŝoj
  • Salo laŭplaĉe
  • Pipro laŭplaĉe
  • Rizo por manĝi kun la gumbo
  • Petroselo freŝa (opcie)

Paŝoj:

  • Unue varmigu grandan poton mezfajre. Aldonu la oleon kaj sekve la farunon. Konstante kirlu per spatelo dum 10-15 minutoj ĝis la faruno rostiĝu kaj akiru brunan koloron.
  • Aldonu la cepon al la rostsaŭco kaj kirlu malrapide dum kelkaj minutoj. Poste aldonu la kapsikon, celeri-tigon, ajlerojn kaj gombon. Lasu ĝin friti kaj fojfoje kirlu, dum 10 aŭ 15 minutoj ĝis la legomoj estu molaj.
  • Aldonu la tomatsaŭcon, 600 ml da vegetaĵa likvaĵo (en multaj landoj eblas aĉeti en supermarktoj), ĉampinjonojn, timianon, laŭron kaj kajenan pipron. Lasu ĝin boli je meza fajro dum dudek minutoj.
  • Aldonu la guŝojn kaj plu lasu ĝin kuiri 10 minutojn pli. Servu kun rizo kaj laŭplaĉe ornamu per petroselo.

 Bonan apetiton!

Vegana kirlovaĵo el tofuo

Saluton! En la lastaj tagoj mi trajnvojaĝis tra Benelukso (Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio) kun mia koramiko. Tie ni plejparte manĝis ekstere, ne hejme, kaj tiel ni adaptiĝis al la lokaj manĝkutimoj, kompreneble, laŭ vegana versio.

Lastatempe mi ne plu provadis imiti tradiciajn pladojn kun bestodevenaĵoj sed simple manĝadis legomojn, cerealojn kaj fruktojn. Tamen, ĉi foje mi vidis en ĉarma kaj bonveniga restoracio je kelkaj paŝoj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, ke en ĝia manĝkarto aperas vegana kirlovaĵo kiun mi tuj decidis frandi!

Ofte oni kritikas la veganojn kiuj ŝatas imiti la bestodevenajn produktojn. Veganoj, laŭetike, kontraŭas ĉian ekspluatadon, sed tio ne signifas ke ili ne sopiras je tiaj iamaj manĝaĵoj kiuj ofte memorigas niajn plej fruajn jarojn. Tial, se besto ne suferas, kial ne fari tiajn imitaĵojn?

Tiu ĉi plado estas tiel facile farebla samkiel la tradicia kirlovaĵo. Por ĝi minimume ni nur bezonas tofuon, salon kaj kurkumon. Preferindas la uzo de la ”barata nigra salo” (konata kiel Kala Namak) ĉar ĝi estas tre riĉa je sulfuro kaj gustas je ovo, kio pli realigos nian imitaĵon. Ĝi aĉeteblas ĉe barataj kaj veganaj vendejoj en multaj landoj aŭ per intereto ankaŭ.

 

Ingrediencoj (por du uloj):

  1. 225 gr da malmola tofuo
  2. Kulereto da kurkumo
  3. Kulereto da salo (se Kale Namak eĉ pli bone)
  4. Plantoleo (mi uzis olivan)
  5. Kulero da ŝenoprazo

 

Paŝoj:

  1. Diserigu la tofuon per forko por ke ĝi aspektu kiel kirlovaĵo. Estu zorgema kaj ne tro diserigu ĝin.
  2. Aldonu la diserigitan tofuon al pato (fritilo) jam varma kaj kun iom da oleo. Same aldonu la aliajn ingrediencojn. Ĉion kirlu bone dum kvin-dek minutoj je meza fajro ĝis ĉiuj ingrediencoj sameciĝu.
  3. Servu tuj surtelere. Mi ornamis ĝin per ŝenoprazo kaj nigra pipro kaj manĝis kun pano kaj tomato. Ĝi tre bongustis!

Bonan apetiton!

Maroka fazeolaĵo “Lubia”.

Saluton! Antaŭ kelkaj semajnoj mi gastigis esperantan marokan amikon kiun mi ekkonis antaŭ 7 jaroj kaj kiun mi akceptis hejme por la dua fojo! Mi pensis fari ion marokan por gustumi tiun kuirarton kiun mi apenaŭ konas krom la tipaj humuso aŭ falafelo. Tre surprize mi trovis facile fareblan fazeolaĵon kiun mi ŝategis kaj hodiaŭ mi denove faris kaj volas nepre kundividi ĝin kun vi ĉiuj! Por la plado ni nur bezonos simplajn ingrediencojn!

Ingrediencoj:
500 gr da blankaj fazeoloj
1 Cepo
1 Verda kapsiko
3 maturaj tomatoj
1 kulero tra freŝa koriandro
1 kulero da freŝa petroselo
2-3 ajleroj
Olivoleo, akvo kaj salo.
Kurkumo kaj kumino laŭplaĉe (sed ne tro)

Paŝoj:
Unue ni devas enakvigi la fazeolojn minimume dum tuta antaŭa nokto.
Tranĉu la cepon, la kapsikon kaj la tomaton. Aldonu iom da olivoleo sur la kaserolo kaj verŝu la tranĉaĵojn kaj lasu ilin friti. Post tio ĉi aldonu la petroselon kaj la koriandron, la spicojn kaj la salon.
Aldonu la fazeolojn, movu ĉion bone kaj aldonu sufiĉe da akvo. Ŝtopu la kaserolon kaj lasu ĝin kuiri ĝis la fazeolojn estu sufiĉe molaj kaj la likvaĵo malpliiĝu kaj plidensiĝu. Kaj jen ĉio!

Kaj bonan apetiton!