Stufaĵo el sejtano

stufajxo 2

La stufaĵo el sejtano estas simpla kaj tre bongusta kaj bonaspekta plado kiu similas al besta viando laŭaspekte kaj ĝi povus surprizi viajn neveganajn gastojn. Ĝi estas ideala por grandaj manĝoj. Ni rekomendas fari vian propran sejtanon hejme, tiel ĝi estas malpli kosta kaj eĉ pli bongusta. Klaku ĉi tie por vidi nian recepton.

Ingrediencoj:stufajxo
300 gr da sejtano
3 mez-grandaj terpomoj
Triono el malgranda brasiko
Duono el ruĝa kapsiko
Olivoleo
Petroselo
Tomatosaŭco
1 cepo
100 gr da maizo
1 taso kaj duono da akvo.
Salo

 

 

Kuirmaniero:

  • Ni purigos la ingrediencojn tre bone, senŝeligos la terpomojn tranĉos ĝin ronde kaj ne en dikaj pecoj, kaj fajne tranĉos la brasikon.
  • Poste ni metos surfajre kaserolon kun olivoleo, sufiĉas nur ke ĝi kovru la tutan fundon kaj ni aldonos la terpomojn kaj la brasikon.
  • Ni komencos kvazaŭ friti tion kaj aldonos la salon, la cepon (jam tranĉita) kaj la pimenton.
  • Post kelkaj minutoj movante ĝin, ni aldonos unu tason kaj duono da akvo kaj denove movos. Ni lasos ĝin tiel kelkajn minutojn, eble 5, kaj tiam ni aldonos la sejtanon kiu estis antaŭe tranĉita en malgrandajn pecojn, la tomatosaŭcon, la maizon kaj iom da olivoleo.
  • Ni movos ĝin denove kaj malaltigos la fajron kaj laste ni aldonos la petroselon kaj ni zorgu pri la stufaĵo ĉiun 5 minutojn. Ni ne forgesu kontroli la salumon.

Ĝi estos preta pli malpli post 20-30 minutoj. Servu ĝin tuj poste!

Karot-stufaĵo

Ingrediencoj por du homoj:

  • 6-8 mezgrandaj karotoj tranĉitaj.
  • 1 peco da algo kombuo (sub malvarma akvo konservitaj du horojn).
  • Kulereto da mar-salo.
  • 1 branĉeto da cinamo. ​ ​

Paŝoj:

  •  Meti en ferfandita kaserolo la pecon da algo kombuo jam akvumigita, kaj la likvaĵon.
  •  Sekve, oni aldonu la cinamon, la karotojn kaj iom da marsalo. La akvo prefere ne kovru pli ol la duono de la volumo de la karotoj.
  • Ŝtopi kaj boligi. Malpliigi la fajron ĝis la minimumo kaj kuiri dum 45 minutoj aŭ unu horo per kuirplato. 4. Dispecigu la kuiritan algon kombuo kaj ree aldonu ĝin al la stufaĵo. Kuiru ĝin sen la ŝtopilo ĝis la preskaŭa vaporiĝo de la likvaĵo. Varme servi.

Efikoj: Ĉi tiu stufaĵo protektas la digestadon kaj plifortigas la digestan sistemon. Ĝi varmigas kaj komfortigas. La stufaĵo estas bona fonto el fibroj, vitaminoj kaj mineraloj. Riĉa je betokarotenoj kiun la hepato transformos en vitaminon A. Ĝia alta enhavo da kontraŭoksidigaĵoj igas ĝin kontraŭkancera nutraĵo.

Ideala por: Aŭtunaj tagoj kiam ni sentas malvarmon aŭ malforton. Taŭga vegana plado por ĉiuj aĝoj. La dolĉo de ĉi legomoj nin helpos malpliigi la emon manĝi sukerigitajn manĝaĵojn.

 

Fonto> David Gasol.

Kremo el artiŝokoj

​ Kuirtempo: 30 min. ​

Igrediencoj por 4 homoj:

  • 5 artiŝokoj tranĉitaj, sen la plej malmolaj partoj, kaj kun gutoj da citronoj por eviti la malheliĝon.
  • 3 mezgrandaj cepoj fajne tranĉitaj.
  • 1 peco da algo kombuo (3 cm).
  • 2 supkuleroj da olivoleo.
  • Mar-salo.
  • Rizlakto (opcia).
  • 2 kuleroj da blanka misoo (opcia).

Paŝoj:

  • Leĝere friti la cepojn fajne tranĉitaj, en kaserolo kun la du kuleroj da olivoleo kaj iom da marsalo dum sep minutoj.
  • Kiam la cepo estu sufiĉe fritita (orkolora) ni aldonas la artiŝokojn, la algon kombuo, kaj akvon ĝis krovrado de la legomoj.
  • Ni kovras ĝin per ŝtopilo kaj kuiras dum 20 minutoj.
  • Forigi la algon kaj uzi ĝin en alia kuirado se ĝi ankoraŭ estus tro malmola. Kirli ĝis kremiĝo. ​

Komentoj:
Se oni deziras, eblas aldoni tason da rizlakto tuj antaŭ la kirlado.
Se mankus salo, ni povas aldoni kulereton da blanka misoo tuj antaŭ la kirlado.
La misoo ne povus boli ĉar ĝi perdus la proprecojn.

 

 

 

 

Beto-trinkaĵo

1907599_10203633721233300_1834735054_nBetotrinkaĵo je 5 minutoj:

Ingrediencoj por du homoj:
• 3 karotoj.
• 1 pomo.
• 1 beto.

Preparado:
1. Bone purigi la ingrediencojn per legombroŝo.
2. Kirli ĉiujn ingrediencojn per kirlilo, filtri kaj servi.

Terapeŭtikaj efikoj:
• Kontraŭoksidiga. • Revivliga. • Kontraŭkancera. • Aldonas bonkvalitan sukeron al nia korpo. • Stimulas la bonan funkciadon de la lieno, pankreato kaj hepato. • Ĝi aldonas bet-karotenojn, naturaj antaŭantoj de la vitamino A, ŝirmanto de la haŭto kaj aliaj organoj. • Riĉa je vitaminoj B3, B6, B9. • Riĉa je vitaminoj C kaj E. • Ĝi donas mineralojn kiel kalcio, zinko, kalio, nepraj por la homa korpo. • Alta enhavo de vegetaĵa fibro. • Ĝi protektas nin de la malvarmumo. • Diureziga. • Refreŝiga. • Sangelpuriga.​10155757_10203633719833265_272095200_n

Konsilita por:
• Fortigi kaj prepari la haŭton por sunumado. • Malfruigo de la ĉela maljuniĝo. • Tre refreŝiga kaj sangelpuriga. Trinkata inter manĝoj ĝi estos bona helpanto en ajna kontraŭtoksikiga dieto. • Sportistoj. Ĝi estas tuja energifonto kaj aldonas vitaminojn kaj mineralojn. • Maldikigaj dietoj. • Fumantoj aŭ personoj kun maltaltaj korpdefendiloj. • Malpliigo de la efektoj de media poluado. ​

Ideala por:
• La ideala momento por ĉi tiu kirlaĵo estas la vespero ĉar ĝi potencigas sian efekton sur malsamajn organojn de la digesta sistemo. • Rekuperigi la organismon post tago da sunumado. • Post sportumado nin helpos reakvumigi la organismon kaj rekuperi sukerojn, vitaminojn kaj mineralojn. • Ideala kiel trinkaĵo por infanoj, junuloj kaj maljunuloj.

El la retejo de David Gasol.

Krokedoj el kikeroj

Ingrediencoj:

  • 3 tasoj da kuirita kikero;
  • 1 taso da raspita pano;
  • 1 cepo;
  • 2 ajleroj;
  • 1 kuirita karoto;
  • 1 kulereto da kumino;
  • 2 kuleretoj da petroselo;
  • 3 grandaj kuleroj da oleo.

Paŝoj:

  • Senŝeligu la cepon kaj la ajlerojn kaj miksu ilin kun la oleo kaj salo. Poste  kreu mason el la kikeroj kaj  aldonu la raspitan panon. Aldonu la ajlon kaj  la cepon, la karoton tre maldike tranĉitan, la petroselon kaj la kuminon. Miksu ĉion ĉi ĝis kreado de homogena kaj densa maso.
  • Kreu la formon de la krokedoj kaj jam eblas ilin manĝi, aŭ oni povas meti la pladon en fridujon kaj lasi ĝin tie dum duonhoro, kaj poste friti ilin, laŭplaĉe. Ek! La plado estas facile kuirebla, bongusta kaj tre nutriga!
  • (Laŭ apartaj ŝatoj oni povas aldoni pliajn aliajn ingrediencojn al la maso. Ekzemple: olivoj, maizo, bolkuirita legomoj, kaj tiel plu.)

Fromaĝo el karoto kaj sezamo

Fromaĝo el karoto kaj sezamo, ideala por viaj pladoj:

Ingrediencoj: 

    350 gramoj da karoto, lavu ĝin bone kaj tranĉu en pecetojn.
    2 kuleretoj da nutricia gisto. Se vi ne trovas ĉi tiun giston, uzu do, nur kulereton de la alia pli akirebla gisto. 1 kulereto da margarino. Se vi ne havus margarinon eblas ankaŭ aldoni du kuleretojun da oleo.
    1 kulero da citronsuko
    1 natura jogurto el sojo (sensukera). Se vi ne havus ĝin, vi povus uzi tason da tofuo kirlita kun plia kulereto da citronsuko.
    1 taso da akvo
    2 kuleretoj da agaragaro
    3/4 da salo
    1/4 kulereto da kurkumo (ankaŭ konata kiel turmeriko)
    Sezamo (semoj): Vi povas uzi ilin por plibelaspektigi vian fromaĝon.

Kuirmaniero:

    1-En ujo metu la tranĉitajn karotojn kaj boligu ilin. Eblas kaj preferindas kuiri ili je vaporo aŭ en la forno, sed la tiuj tri manieroj ĝustas. Poste forĵetu la akvon.
    2-En tiu ujo aŭ en alia, ekaldonu la ceterajn ingrediencojn: Aldonu la margarinon, la giston, agaragaron, citronsukon, la jogurton, kurkumon kaj salon.
    3-Metu ĉion ĉi en kirlilon kaj kirlu ĝis farado de homogena kirlaĵo.
    4-Poste prenu ĉi tiun kirlaĵon kaj faru beĉamelon. Tio estas, metu poton sur fajron kaj aldonu la kirlaĵon kaj senĉese kaj cirkle movu ĝin per ligna kulerego ĝis boligado, lasu ĝin boli dum 3 aŭ 4 minutoj.
    5-Post tio, forigu ĝin el la fajro kaj poste verŝu ĝin en la muldilo(j)n. Lasu ĝin malvarmiĝi kaj poste metu en la fridujon kaj post tri horoj aŭ iom pli vi havos vian bongustan fromaĝon.