Kvin sekaj fruktoj plenaj je altkvalitaj proteinoj!

Se vi estas homo kiu volas ekveganiĝi aŭ simple volas anstataŭi la viandon ni rekomendas ĉi tiujn fruktojn por via nutrado. Plejverŝajne vi aŭdis la malveran aserton “se vi ne manĝas viandon vi ne havos proteinojn, kaj vi mortos”.

sekaj fruktoj

Ĉi tio estas tute malvera. Kvankam kutime la homoj de multaj kulturoj kaj socioj prenas la proteinoj per manĝado de bestoj, la sekaj fruktoj estas perfektaj nutraĵoj kun altkvalitaj proteinoj. Jen ses ingrediencoj kaj fruktoj kun pli da proteino.

-Listo de fruktoj ordigitaj de pli al malpli granda kvanto de proteinoj.-

Nutraĵoj – Seka frukto (protein-gramoj x 100 gr.)

Ternuksoj (22) Ĉi tiuj guŝaj semoj riĉas je vitaminoj kaj mineraloj, kiaj la niacino (aŭ vitamino B3), kiu donas al la bona sano de la manĝintoj, kiaj la diabeto.

Migdaloj (18) La migdaloj estas agnoskataj kiel unu el la plej nutrigaj sekaj fruktoj kaj krome, pro la posedo de delica gusto. Ili estas tre bonaj por la sano pro preventado de multaj malsanoj.

Pistakoj (18) Manĝataj ofte sed modere, la pistakoj helpas en la preventado de kancero kaj la diabeto, maldikiĝo, malpliiĝo de la kolesterolo, kontraŭ la streĉiĝo kaj plibonigo de la korsistemo.

Aveloj (13) La aveloj estas unu el la sekaj fruktoj kiuj donas pli da lipidoj, kiu estas monoinsaturitaj, kiuj reguligas la kolesterolon kaj la trigliceridojn en la sango.

Kaŝtanoj (5) danke al ĝia alta enhavo da fibroj ĝi iĝas unu el la adekvataj nutraĵoj kontraŭ la malkonstipiĝo. Krome, ili utilas en dietoj por maldikiĝo ĉar ili donas satigan efekton.

La rozber-sezono

Kiam aŭtunas la praaĝaj instinktoj vekiĝas. Denove ni fariĝas kolektantoj kaj ŝatas traserĉi en la ĉirkaŭo por io rikoltinda.

Kvankam la varmaj tagoj rimarkinde mallongiĝas kaj estas jam malvarmetaj, por fervora kolektanto de sovaĝaj fruktoj granda tempo komenciĝas. Abundas ja sovaĝaj plantoj en la pejzaĝo.

Ĉu rubuso kun ĝiaj nigraj beroj, ĉu la bluanigraj beroj de la sambuko aŭ la brile ruĝaj beroj de la birdsorbuso- ĉiuj instigas nin fari el ili ion por la venontaj malpli agrablaj tagoj de la jaro.


Jam sole la kolektado de fruktoj! Tiu agado je la freŝa aero donas tiom da sufiĉan plezuron, dum la manoj estas vigle okupitaj en memfiksita rapideco, kaj la sensoj ege atentas la ĉirkaŭo.

La rozbero, tiu forta kaj belega frukto oni ofte iom malatentas .

Ĉiujare mi kolektas tiujn berojn, kaj ofte homoj rigardantaj min demandas, kion mi faras kun ili. Ŝajne la homoj konas la rozberon nur kiel antaŭpreparitan teon, aĉeteblan en la butiko. La bero pro sia enhavo estas ŝatata de praepoko kaj uzata en kuracteo, fruktovino, siropo aŭ marmelado. En Svedio dolĉa berosupo de ĝi ege bongustas.

Ĉefe pro sia vitamino C, sed ankaŭ A, B1 kaj B2 ĝi tiom validas. Dum la Dua mondmilito, studentoj en Britio kolektis rozberojn por kovri C-vitamin-fonton. Tio necesis, ĉar la germana submarŝipa blokado malhelpis la importadon de oranĝoj. Nur lastatempe danaj sciencistoj eltrovis, ke la rozbero enhavas la ĥemian substancon Galaktolipido, kiu tre bone uziĝas kiel drogo kontraŭ atrozo.


Mi mem faras ĉiutagan matenan teon el la beroj, kiujn mi ĉiam sufiĉe provizas por la tuta jaro. Post la kolekto de la ankoraŭ malmolaj beroj mi fortranĉas la malgrandan pinton kaj duonigas la berojn per tranĉilo. Tiam mi metas ilin por kelktagaj sekigado sur iu teleron. La beroj ŝrumpas kaj ilia varma ruĝo iĝas malhele bruna.

Por la tea infuzaĵo mi uzas duonplenan manon da ili po 1 litero kaj kutime mi jam je la antaŭa nokto ilin enigas en malvarman akvon. Je la venonta mateno la infuzaĵo estas hele oranĝkolora. Se ĝi estas malvarme trinkata, ĉiuj fortaj sanigaj ecoj iĝas pli efikaj. Sed ankaŭ nur mallongaebolita ĝi estas tre taŭga kaj bongusta teo, kiu provizas sufiĉe da vitaminoj por la tuta familio. Sed ne supozu, ke ĝi aspektas malhele violkolora kiel la aĉetata teo, ĉar tiu estas kolorigita de la floroj de la malvo.

Ĉi-jare mi eĉ aldonis iom da sekigita tranŝita cidonio.

Pri eble alia uzado de tiu bela frukto vi estu invitita memprovi…

 

Rozberoj


Pri la aliaj eblaj uzadoj de tiu bela frukto vi estu invitita memprovi…

 

verkis: Jens Spillner

 

Veganiĝi aŭ ne veganiĝi, tiel staras la demando.

Ĉiam pli kaj pli, multaj personoj decidas veganiĝi. Tio estas, personoj kiuj konsumas aŭ uzas nenion el besta deveno: Ili paŝas pluen, pli ol vegetaranoj, kaj ne nur rifuzas manĝadon de viando, sed ankaŭ manĝadon de ovoj aŭ lakto kaj siaj derivaĵoj. Ili estas kontraŭ la mistrakto kaj la uzo de sendefendiĝemaj estuloj kiel varon. Certe ekzistas multaj personoj kiuj konsentas pri tiu ĉi vivstilo, tamen ili ne scias ankoraŭ kiel doni la unuan paŝon kaj ne morti en la provo!

Veganismo

Esti vegano ne nur temas pri nekonsumado de produktoj kiuj devenas el bestoj. Por multaj, temas pri vivfilozofio, vivstilo per kiu ili kompromisiĝas helpi kaj defendi la rajtojn de la bestoj kaj por ke la medio povu nutri ĉiujn vivulojn. 

Esti vegano estas praktiko pli integra kaj kompleta, ekzemple, ol esti vegetarano, ĉar ĝi transiras la nutradon kaj tuŝas preskaŭ ĉiujn aspektojn de la vivo. Ekzemple, veganoj ne uzas ledojn, lanon kaj ne vizitias bestoparkojn aŭ akvariojn ĉar ili estas veraj karceroj por bestoj. Veganoj ankaŭ arde kontraŭas popolajn festojn en kiuj bestoj estas la distrocelo, en kiuj kutime ili estas sovaĝe mortigataj.

Pro tiu ĉi kialo, gravas bone konatiĝi kun la signifo de la vorto ‘vegano’ por esti certaj ĉu ni vere volas iĝi unu el ili, aŭ simple temas pri preterpasema modo. Ankaŭ rekomendindas la konsultadon de kuracisto por la realigado de ĝeneralaj analizoj por informiĝi pri bonfarto kaj sanstato kaj pri la zorgoj specialaj kiujn ni devus havi veganiĝinte.

Ankaŭ tre utilas la konsiloj kaj la sperto de iu kiu jam veganiĝis, ne nur por havi bonan kaj ĝustan nutradon sed ankaŭ por la adaptiĝo al nia nova vivstilo.

Se ni volas, ni povas entrepreni la veganiĝon je malrapidaj paŝoj, ekiĝante per vegana manĝaĵo unu tagon semajne, kaj pliiĝante la tagojn iom post iom. Dum tiu periodo ni devus alkutimiĝi kiel rutinaĵo, pri la legado de la etikedoj ĉe la varoj en la vendejoj, por esti certaj ke ili estas manĝeblaj de vegano. Multaj anstataŭantoj de la fromaĝo havas kazeinon, lakto-derivaĵo kiu estas konsiderata kiel bestodevena.

Gravas lerni, ĝui kaj emi kuiri, ĉar ni pasigos pli da tempo kuireje. Ni ne nur devas bonfarti pro nia ŝanĝiiĝo sed ni devus ĝin vidigi al aliuloj per simpla kundividado de receptoj kaj pladoj kiujn ni lernas prepari.

Malgraŭ tio kion multaj kredas, la vegana kuirarto estas tre bongusta kaj post nelonge ni ne plu sentos la emon aŭ bezonon manĝi tion kion ni ofte manĝadis antaŭe. Krome, ĉiam malfermiĝas pli kaj pli da restoracioj en multaj mondopartoj kiuj estas ekskluzive vegetaranaj/veganaj aŭ kiuj ekofertas veganajn opciojn. Ni serĉu tra la reto pri tiaj lokoj en nia urbo kaj ekspertu. Tamen, eblas trovi veganajn manĝaĵojn aŭ peti etajn modifojn kiam eblas ĉe italaj, tajaj, barataj, ĉinaj aŭ japanaj restoracioj. Ĝenerale ni ne elspezos pli da mono por nia manĝado ol tiu kiun ni elspezis antaŭe.

La bestobredado por la konsumo de la homoj okazigas enormajn problemojn por la media bonfarto kiu transiras la bestan suferon: ĝi kreas multajn forĵetaĵojn, la dolĉa akvo estas abunde foruzata kaj granda parto el la planedo estas uzata por nutri ilin. Ĉio ĉi okazigas la poluadon de la akvo kaj la erozion de la grundo.

Esti vegano kaj ne morti dum la provo facilas!: Nur prenu emon kaj paciencon por lerni manĝi novan universon el produktoj kiujn antaŭe ni eĉ ne konis!

tumblr_static_cropped-spices-header

Ĉu vi pretas?

Grandiozaj proprecoj de la ajlo

Malgraŭ la iomete malagrabla odoro kiun la ajlo povas havi por multaj personoj, ĝi povas doni grandajn avantaĝojn al nia organismo, krome, ĝi estas vaste uzata en ĉiuj kuirartoj por bongustigi la pladojn.

Ĝia odoro estas sufiĉe forta kaj iomete pika, ĝia tipa odoro ne estas plaĉa al ĉiuj, sed malgraŭ tio, ĝi estas la plej ŝatata de la plej famaj kuiristoj kaj dommastrinoj, ĉar ĝia tipa odoro estas neanstataŭebla; krom tio, ĝiaj medicinaj proprecoj estas tre altaj.

De kiam oni scias pri la proprecoj de la ajlo?

Ajlo venas el Centra Azio kaj ĝia uzo en la alternativa medicinoaplikiĝas jam en la tria jarmilo antaŭ Kristo en Barato kaj klasika Egiptujo, tiel do, ĝiaj proprecoj estas konataj de niaj prauloj, kaj malgraŭ tio ke popole oni atribuas al ĝi multajn uzojn kaj oni transdonas tiun scion de generacio al generacio, multaj sciencaj esploroj konkludas ke ili estas veraj kaj efikaj.

Kontraŭ kiuj malsanoj ni povas ĝin uzi?

Lastatempaj sciencaj esploroj demonstris ke la ofta konsumo de ajlo forigas la bakteriojn el nia organismo, krome, ĝi estas natura antibiotiko.  Ajlo ankaŭ estas efika kuracilo kontraŭ la alta sangopremo, reŭmatismo, diareo, stomaka koliko kaŭzata de parazitoj; same ĝi kapablas malpliigi la fizikan laciĝon kaj la nervajn malsanojn.

Ajlo ankaŭ elstaras kiel potenca vekiganto de la apetito, helpas por la bona digestadoevitas la stomak-acidecon, aktivigas la cirkuladon helpante al bona funkciado de la koro kaj estas bona ŝirmilo de la hepato kaj la veziko.

Kial oni rekomendas ĝin manĝi frumatene?

Konsumi ajlon matene frue estas rekomendinda por purigi la organismon kaj se oni tion ofte faras, post ioma tempo, eblas preventi certajn kancerojn, diabeton kaj deprim-problemojn.

Por ricevi ĉiujn avantaĝojn kiujn la ajlo donas, prefere oni manĝu du ajlerojn tage, krude, ĉar ĝia kuirado forigas multajn el la proprecoj.

5 blankaj venenoj ofte sur via tablo!

En nia dieto ekzistas manĝaĵoj kiuj devas esti nomataj “veneno”, ĉar ilia nutriga valoro estas apenaŭ ekzistanta kaj eĉ povas esti danĝeraj por nia sano. Konataj kiel “blankaj venenoj”, ili estas: la rafinitaj sukero, salo kaj faruno, rizo, inter aliaj, ili ĉiuj okazigas diversajn malsanojn konsiderataj ‘gravaj’, ĉar ili estas degenerigaj, kiaj la diabeto, hipertensio kaj eĉ kancero.

1) Rafinita salo:
La industrio iam decidis aliigi la mineralan salon en nuran natrian kloridon (la nuna rafinita salo), ĉar la sciencistoj de tiu epoko asertis ke ĉiuj aliaj elementoj kiujn ĝi enhavas (nepraj mineraloj kaj aliaj oleo-elementoj) estas nenecesaj kaj nur sufiĉas la natria klorido por sali la nutraĵojn. De tiam, ajna similaĵo inter la nuna salo kiun ni konsumas kaj la natura salo estas neekzistanta. El nutraĵo konsiderata kiel “pura oro” ĉar ĝi donas al la homoj ĉiujn bezonatajn elementojn por la vivado en la ĝusta kvanto kiun la organismo postulas, oni transiris al konsumado de io, kio estas “pura veneno”, kiel bone scias kuracistoj kaj esploristoj.

Krom la tokseco de la natria klorido, ni devas ankaŭ aldoni tiun de la jodo kaj de la fluoro, mineraloj artefarite aldonitaj al la salo. Jodo estas toksa kiam ĝi superas la bezonatan minimumon, oni aldonas ĝin ĉar supozeble ĝi plibonigas la funkciojn de la tiroidoj, kaj la fluoro, unu el la plej radioaktivaj elementoj kiuj ekzistas, ĉar ili asertas ke ĉi tiu veneno evitas la kariojn. Ĉio ĉi estas sarkasmo: la natura salo, kaj tiu kiun oni prenas el la maro kaj tiu kiu troveblas en la montoj, enhavas la 84 elementojn kiuj konsistigas la homan korpon en la ĝusta kvanto. Malmultaj homoj scias ke la konsisto de la homa sango estas preskaŭ identa al la sala akvo de la “praa maro”, tio estas, likvo kun la sama koncentraĵo de elementoj kiujn la maro havis antaŭ milionoj da jaroj.

La ‘rubmanĝaĵoj’ estas plenaj je tia rafinita salo, kiu pliigas la riskon je sufero de kor-malsanoj. Konsumi ĉi tiun salon egalas al, inter ok kaj dudek fojoj pli da salo kiun ni devus manĝi. Ĉar, kun la celo ke la klorido kaj la kalio trovu ekvilibron, oni devas konsumi 1,500 miligramojn tage, sed se tio ĉi estas preteratentata, aperas kor-malsanoj.

2) Rafinita sukero:
La blanka sukero ne povas esti konsiderata nutraĵo, ĉar temas pri nur pure ĥemia substanco, prenita el vegetaraj fontoj kiaj la sukerkano kaj la beto, al kiuj oni elpremas la sukon, tiel forigante la tutan fibron kaj proteinojn kiuj formas 90% el tiaj plantoj.

Por lasi pura la likvon kiun la sukero havas, oni aldonas al ĝi vivan kalkon, kaj estas en tiu procezo kie la alkala reakcio mortigas preskaŭ ĉiujn vitaminojn, poste aldoniĝas karbona dioksido por akceligi la kalkon, tiu ĉi sukerita likvo iras tra tuboj kiuj disigas ĝin disde la nepuraĵoj. Poste la traktado daŭras per kalcia sulfato kaj sulfura acido por kolorigi kaj blankigi la sukeron.

La rafinita sukero ne havas proteinojn, vitaminojn, mineralojn, enzimojn, et-elementojn, fibron, grasojn kaj tute ne havas avantaĝojn en la homa nutrado. La rafinita sukero ne bonas ĉar ĝi donas neniun nutraĵon, nur energion, sed nenion pli. Ĉi tiu konsistas el glukozo kaj fruktozo. La problemo estas la maniero kiel ni konsumas ĝin, ĉar fruktoj kaj legomoj jam havas sukeron. La rafinitaj sukeroj okazigas al ni trodikiĝon, nutran malekvilibron, kariojn kaj pliajn aferojn. La ĥemiaj dolĉigaĵoj ankaŭ estas danĝeraj, ĉar ili pliigas la riskojn je kancero, kiujn ni ofte povas vidi en la ”leĝeraj refreŝigaĵoj”.

3) Rafinita faruno:
Kiel aperis ilustrite en The Daily Mail, kun la paso de la jaroj, la pano multe pli malboniĝis anstataŭ ol boniĝi. En 1911, la salo, la etkostaj grasoj, la alumbre, la pulvora kalko kaj la blankigaĵo estis la malbonaj ingrediencoj de la pano. Nuntempe estas aliaj novaj malbonaj ingrediencoj kiuj damaĝas nian sanon kaj kiuj troveblas en la vendejoj kie vi aĉetas panon. La blanka faruno, estas farita el preskaŭ pura amelo, kaj nur enhavas iom da nutraĵoj el la origina greno. Krome, la ĥemiaj procezoj en la greno kreas la subprodukton aloksano – veneno uzata en la medicina esplor-industrio por krei diabeton en sanaj musoj. La aloksano kaŭzas diabeton kiam ĝi ĝirigas grandajn kvantojn da radikaloj en la pankreataj Beta-ĉeloj, detruante ilin. La beta-ĉeloj estas primaraj ĉeloj de la partoj de la pankreato nomataj ”Insuletoj de Langerhans” kaj ili produktas insulinon; tiel, se ili estas detruitaj, povas aperi la diabeto. Zorgante pri la epidemia rango de la diabeto kaj aliaj gravaj malsanoj, ne estas bona ideo havi toksinon kia ĉi tiu en la pano, eĉ se en etaj porcioj . Ju pli fajna kaj blanka estas la faruno, des malpli da fibro, vitaminoj kaj mineraloj ĝi havas. La blanka pano, la panoj troveblaj en kukvendejoj ktp havas nek vitaminojn nek mineralojn, dume ili favorigas la aperon de karioj, kanceron, kolesterolon kaj diabeton. La plej rekomendindaj estas la centen-pano kaj la integrala pano.

4) Rafinita rizo:
Laŭ la esploristoj de la Lernejo de Publika Sano de la Universitato de Harvardo, en Usono, la blanka rizo okazigas abruptajn pliigojn en la niveloj de glukozo en sango, kio estas granda risko por la diabeto. Kvankam la rizon oni manĝadas de antaŭ multaj jarcentoj en multaj mondopartoj, estis nur en la 20a jarcento kiam ĝi estis ekrafinita kaj manĝita tiel kiel ni konas ĝin nuntempe. Por produkti la blankan rizon la rizo estas submetita al procezo je rafinado per kiu la ekstera kovraĵo kaj la ĝermo estas forigataj. Post tio ĉi nur restas la albumeno, kiu precipe konsistas el amelo. La esploro analizis la datumojn de tri grandaj esploroj faritaj al ĉirkaŭ 40.000 viroj kaj 157.500 inoj pri la konsumo de rizo kaj la risko je diabeto. La sciencistoj malkovris ke tiuj kiuj konsumas kvin porciojn da blanka rizo semajne havas 17% pli da risko je diabeto ol tiuj kiuj konsumas malpli da unu porcio monate. El la vidpunkto de la publika sano, oni devus rekomendi la anstaŭadon de rafinitaj grenoj kiaj la blanka rizo kaj uzi la integralajn, inkluzive de la rizo integrala por faciligi la preventadon de la duatipa diabeto.

5) Bovina lakto pasteŭrizita:
La pasteŭrizado de la lakto detruas ‘bonajn’ bakteriojn, kune kun la malbonaj kaj detruas la neprajn enzimojn por la absorvado de la nutraĵoj. La pasteŭrizado de la lakto detruas la fosfatazon, kio nepras por la absorvado de la kalcio kaj la kalcio laboras kun la vitamino D, ne nur disponebla pere de la suno, sed temas ankaŭ pri nepra nutraĵo en la kruda kremo. Varmigi ajnan krudaĵon detruas la aktivajn enzimojn, pro kio la lipazo (unika enzimo de la lakto, bezonata por komplementigi la digeston de la grasoj) estas detruata kune kun aliaj nepraj nutraĵoj.

Oni kalkulas ke ĝi estas la precipa alergi-fonto en infanoj, laŭ la Akademio de Alergio, Astmo kaj Imunologio de Usono. Ĉar la lakto riĉas je saturitaj grasoj kaj kolesterolo. Kelkaj esploroj eĉ ligas ĝin al la diabeto kaj ostoporozo ĉar ĝia enhavo de magnezo estas sufiĉe malalta kio ne permesas al la ostoj akiri la kalcion.

 

Ĉi tiu artikolo estas tradukaĵo el la hispana. Ĝi troviĝas hispanlingve en la retpaĝaro  Lógica Ecológica

Proprecoj kaj avantaĝoj de la cepo

Unu el la nutraĵoj nemalhaveblaj en la kuirejo estas la cepo, oni povas ĝin uzi kaj kuiri preskaŭ ĉiamaniere kaj utilas por spici ajnan pladon. Sed, krom la kuirartaj proprecoj, la nutrigaj proprecoj kaj eĉ la kuracaj de la cepo igas ĝin alte rekomendinda nutraĵo.

Nutraĵoj de la cepo

  • La ĉefa enhavo de la cepo, kun granda diferenco, estas la akvo, ĉar ĝi estas pli ol 90% de la tuta konsisto. Tial do, surprizas nin ke en nur 10% restanta, ni trovas tiom da nutraĵoj kaj tiom da avantaĝaj proprecoj.
  • Esencaj oleoj kiuj respondecas pri la plejmulto el la proprecoj de la cepo kiujn poste ni komentos, kvankam ili ankaŭ kulpas pri la ĝena larmumado kiun ni suferas dum ni senŝeligas ĝin.
  • Vitaminoj de la B-grupo necesaj por la ĝusta funkciado de la imuna kaj nervo-sistemoj; ankaŭ vitaminoj E kaj C, kun potenca kontraŭoksidiga agado.
  •  Pluraj mineraloj kaj oleo-elementoj kiaj Múltiples minerales y oligoelementos como kalio, magnezio, fosforo, kalcio, natrio kaj sulfuro inter aliaj.
  • Esencaj amino-acidoj.
  • Fibro.

Proprecoj de la cepo

Unu el la plej konataj proprecoj de la cepo estas ĝia diureziga ago, pro kio ĝi estas tre rekomendebla al pacientoj kun rena insuficienco, podagro aŭ hiperurtcemia, renaj kalkulusoj, edemoj aŭ hipertensio. Pro ĝia diureziga efekto, sed ankaŭ pro ĝia alta enhavo da akvo kaj fibro, kaj malpeza je grasoj kaj sukeroj, ĝi ĉiam povas esti en ĉiuj dietoj.

Ĝi havas tus-kraĉigan agon, samkiel bakteriicido kaj fungicido. Ĝi tre utilas en procesoj kiaj malvarmumoj, kataroj, bronkito, faringito kaj aliaj spir-afekcioj. Fakte, tre uzata kuracaĵo por tiaj ĉi kazo estas la duonigo de cepo kaj ĝia metado apud la lito dumnokte. En la lastaj jaroj, ankaŭ elmontriĝis ĝia efika efekto en la kuracado de astmo kaj de alergioj.

La cepo estas potenca kor-ŝirmisto danke al ĝiaj proprecoj kontraŭ-tromboza, hipolipemianto (ĉi tio estas la kapablo malaltigi la kolesterolon kaj trigliceridojn) kaj hipotensiga, kondiĉe ke oni ofte manĝu ĝin.

La tiel konata puriga ago de la cepo ŝuldiĝas al ĝia kapablo forigi la toksinojn kaj fermentojn kiuj iĝas en la stomako post la digestado, proceso kiu ankaŭ stimulas la hepaton, la pankreaton kaj vezikon por ke ili sekreciu la necesajn substancojn. Tiuj ĉi prorpecoj ekzistas nur kiam ĝi estas krude manĝata.

Ĝia troa uza estas evitinda ĉe homoj kies stomako estas delikata, tiuj kiuj suferas je stomaka acideco aŭ tiuj kiuj havas tendencon al ofta furzado.

La proprecoj de la cepo estas nekalkuleblaj, tie ĉi ni nur komentis la plej gravajn, tial do, ni instigas vin uzi ĝin ajnmaniere, prefere kruda, ĉar tiel ĝi konservas ĉiujn proprecojn.