Musliaj stangetoj!

Vi estas en via laboro/ekskurso/prelego/ktp kaj emas manĝeti sed nur eblas aĉeti multsukeraĵojn de iu maŝino. “Damne!” vi pensas dum via stomako petas atenton kaj la horloĝo indikas ke ankoraŭ mankas tempo ĝis la tag-/vespermanĝo. Tiam vi memoros tiun ĉi recepton kaj komprenos vian eraron kiam vi pigris kaj ne preparis tiun ĉi recepton. Nun, ke vi revenas al ni, sekvu la venontan recepton 😉

Tempo:

  • 30 minutoj

Komplikeco:

  • malalta

Ingredientoj por 24 stangetoj:

  • 3 bananoj tre maturaj;
  • 100 gramoj da sekitaj daktiloj sen semoj;
  • 500 gramoj da aven-flokoj;
  • 50 gramoj da heliantaj semoj;
  • 50 gramoj da kukurbaj semoj;
  • 100 gramoj da haketitaj aveloj;
  • 4 manĝkuleroj da pomkompoto sensukera.

 

Paŝoj:

  1. Varmigu la fornon ĝis 180ºC kaj preparu bak-pleton kun bakpapero.
  2. Premu la bananojn per forko ĝis havi paston homogenan.
  3. Tranĉu la daktilojn en malgrandaj eroj.
  4. Miksu la flokojn, semojn, avelojn kaj daktilojn en iu bovlo. Aldonu la paston kaj uzu viajn manojn ĝis vi havos homogenan miksaĵon. Faru same kun la pomkompoto ĝis vi havos gluan paston.
  5. Metu la paston sur la bakpapero, etendu ĝin kaj donu formon tiel ke sia dikeco estos pli malpli 1-centimetra.
  6. Tranĉu en stangetoj kaj konservu ilin en hermetika ujo kaj en fridujo.
  7. Ne plu suferu mankon de malmultsukeraj veganaj bongustaj manĝetajoj!

Recepto kaj kunlaboro de “Charles Fischer” el Germanio! 

19 filmoj kiuj pripensigas la respekton al bestoj.

Saluton! Hodiaŭ mi volas prezenti al vi kelkajn diverstilajn filmojn kiuj precipe rilatas la bestojn. Se vi ŝatas bestojn, nepre vi devos spekti ĉi sekvajn filmojn! Ili montras kial ni devas respekti ilin kaj ne esti parto de la kruela ekspluatado kaj perforto kiun ili suferas. Kelkaj estas animaciaĵoj sufiĉe konataj de ni kaj aliaj estas mapli konataj latinamerikaj filmoj (meksikaj kaj unu argentina) kiuj ankaŭ indas je ĵetrigardo. Ili nin plu helpos kompreni kial ni devas ĉesigi mistraktadon al bestoj.

1. Okja

Temas pri la plej ĵusa filmo de Netflix kiu pripensigas nin pri la bestoekspluatado en la viandoindustrio.

2. Babe, la kuraĝa porketo.

Historio de porketo kiu rifuzas plenumi sian vivmision (t.e. esti bredata por iĝi manĝaĵo) La ĉefrolulo de ĉi filmo, James Cromwell, iĝis vegano post la filmado kaj estas animalista aktivulo.

3. Spirit, la sovaĝa ĉevalo.

Sovaĝa ĉevalo kiu ne volas esti dresata. Tiu ĉi filmo pritraktas la rilaton inter homo kaj ĉevalo kaj nin instruas ke ĉiuj bestoj volas esti liberaj.

4. Ferdinand

Tore-taŭro kiu faras ĉion eblan por eviti sian tragedian morton en toreado.

5. Cometa

Historio pri hundo kiu estos ”kristnaska donaco” kaj poste forlasata. Temas pri la unua meksika filmo kiu traktas ĉi temon kaj filmiĝis danke al la monsubteno de libervolaj uloj pere de interreto.

6. Laŭleĝe blonda 2

Komedio kies ĉeftemo rilatas al la eksperimentado kun bestoj. Advokatino batalas por meti finon al ĉi praktiko kaj defendi la senvoĉulojn.

7. La planedo de la simioj

Filmo pri eksperimentado kun bestoj kaj ties krueleco.

8. Hachi: A Dog’s Tale

La historio de Haĉi, hundo kiu kreas fortajn ligojn kun sia mastro, kiu forpasa, kaj li atendas lin ĝis la morto.

9. Trovante Nemon

Fiŝo estas kaptata kaj sukcesas reveni hejmen: la maro. Bela pripenso pri la vivo de enkarcerigitaj fiŝoj en fiŝujoj, kompare kun tiuj, kiuj vivas liberaj en la maro.

10. Mortinta naturo

Post miloj da jaroj da ekspluatado kaj perforto kontraŭ bestoj fare de la homoj, la bestoj prenasla potencon kaj venĝas sin. Kelkaj konsideras ĝin la unua vegana terora filmo 😉

11.  Fehér isten (Dio blanka)

Dio blanka estas hungara filmo de la jaro 2014 kiu invitas nin pripensi la vivon de senhejmaj hundoj.

12. La bela verda

Komedio franca en kiu ekzistas du paralelaj mondoj kaj en unu el ili la homoj estas vegetaranoj kaj havas altan konscion ekologian.

13. 101 dalmatoj

Tiu ĉi filmo traktas la ekspluatadon de bestoj por akiri la haŭton.

14. Bacalar

Meksika filmo kiu sentivigas la publikon pri la protektado de bestoj stimulas la konservadon de la endanĝerigitaj specioj.

15. La araneaĵo de Charlotte

La historio de porko nomata Wilbur amiko de araneo. Li ne akceptas iĝi manĝaĵo kaj araneo helpos ankaŭ por tion eviti.

16. Kokina forkuro

Aro da kokinoj ekspluatitaj por produkti ovojn serĉas la manieron eskapi el la farmo.

17. Liberaj birdoj

Du meleagroj vojaĝas al la pasinto por forigi la tradicion per kiu ili estas mortigataj dum la Ago-Tago. Temas pri komputila animacia sciencfikcia filmo usona de 2013.

18. Madagaskaro

La bestoj enkarcerigitaj en bestoĝardeno ekigas aventuron por rehavi sian liberecon.

19. Shark tale

Historio de vegetarana ŝarko, Lenny, kiu malakceptas manĝi fiŝojn. Animacia usona filmo de 2004

Vegana musako el melongeno kaj sojo teksturigita

 

Saluton amikoj!
Hodiaŭ mi volas instrui al vi kiel fari facilan, sanan kaj bongustan pladon el la greka kuirarto kiu estas unu el la plej internacie konataj el Grekio. Verdire temas pri orienteŭropa kaj mezorienta plado kiu verŝajne estis araba, laŭ vikipedio ĝia nomo “musakás” estas grekigo de araba vorto. Ĝi disvastiĝis Eŭropen tra la greka varianto. Mi prezentas ĝin laŭ la greka maniero fari ĝin kvankam ĝi eĉ havas plurajn versiojn. Tradicie ĝi havas haketitan viandon sed mi anstataŭis ĝin per fajna teksturigita sojo kiu multe similas sed se vi ne havas aŭ simple ne volas ĝin uzi, aliaj versioj inkluzivas boligitajn tranĉitajn terpomojn, precipe en la kuirartoj rumana, bulgara, serbia, bornia…). Kiel ajn, sentu vin libera fari musakon laŭ viaj ĉemanaj ingrediencoj 🙂

Ingrediencoj (por du homoj):

  • 25 gr. da fajna teksturigita sojo (eblas anstataŭi ĝin per lentoj ankaŭ (kuiritaj kaj senlinkvaj)
  • 125 ml da legomsupo (eblas ankaŭ unu legomsupa kvasrateto kun litro da varma akvo)
  • Muskato
  • 2 melongenoj
  • 1 ajlero
  • 1 cepo
  • 20 gr. da margarino
  • Olivoleo
  • Salo
  • Nigra pipro
  • 130 ml da vegetaĵa lakto (soja, riza aŭ avena)
  • Kafkulero da sukero
  • 1 tomato natura muelita (ĉ. 50 gr)
  • 12 gr da maizamelo (”Maizena”)

Paŝoj:

  • Unue ni tranĉu lamene (2 centimetrojn larĝe) la melongenojn kaj malavare aldonu salon ambaŭflanke kaj lasu ilin sur kuireja papero. Lasu ilin tie ripozi 30 minutojn. Tiel ili perdos parton de la akvo kaj tipa maldolĉeco karakteriza de la melongeno. Post tiu tempo la plej grandajn lamenojn el melongeno konservu kaj la plej malgrandajn tranĉu kvadratete.
  • En poto kun la legomsupo aldonu la teksturigitan sojon por hidratiĝo (10 min.)
  • Tranĉu bone la ajlon kaj la cepon. Aldonu ilin al pato kun iom da olivoleo kaj kiam ĝi estos varma aldonu lña ajlon, la cepon kaj la tranĉitan melongenon. Lasu ĝin kuiriĝi dum 5 kaj 7 minutoj. Kiam la cepo estu travidebla, aldonu la muelitan tomaton kaj iomete da sukero pro la acideco. Lasu ĝin kelkajn minutojn pli.
  • Poste aldonu la teksturigitan sojon sen akvo kaj daŭre kuiru ĝin. Se vi rimarkus ke la farĉaĵo malsekiĝas, aldonu iom pli da legomsupo. Gustumu ĝin, salu se necese kaj aldonu iom da nigra muelita pipro.
  • En pato kun nur iomete da olivoleo rostetu la lamenojn el melongeno. Konservu ĝin en aparta telero.

Beŝamelo:

  • Une miksu la maizamelon kun iom da malvarma akvo, preskaŭ nur duonglaso aŭ eĉ malpli. Konservu.
  • Sur faro metiu kaserolon kun la margarino, kaj kiam ĝi estu likva, aldonu la vegetaĵan lakton. Salu se necese kaj aldonu muskaton. Sekve aldonu maizamelon kaj ne ĉesu movi ĝin ĝis akiro de kremeca teksturo. Konservu.
  • En ujo taŭga por ĝi, povas esti tasego, kreu unu tavolon el melongeno, alia el farĉaĵo kaj alia el melongeno kaj tiel ĝis atingo de la bordo, sen superbordiĝo. Kovru per la beŝamelo kaj ornamu laŭplaĉe kun iom da rosmareno.
  • Metu ĝin en la fornon antaŭe varmigita je 200°. Lasu ĝin forne dum 15 aŭ 20 minutoj kaj post tiu tempo ĝi estos preta!

Bonan apetiton!

Vegana fromaĝkuko!

Saluton verduloj! Hodiaŭ mi finmanĝis bonegan fromaĝkukon kiun mi faris kaj ĝi estis tiel bongusta ke mi sentas la devon kundividi la recepton kun vi! Temas pri recepto kiun mi vidis en jutuba vegana kanalo kaj mi fidele sekvis ĝin sed se kelkaj ingrediencoj mankus, vi facile povus anstataŭi ilin. Kvankam ĝi celas imiti fromaĝkukon, vere ĝi estas kuko el soj-jogurto kaj kaĵunuksoj sed mi preferis lasi la nomon “fromaĝkuko” por tuj havi ideon pri kia kuko ĝi estas!

Ingrediencoj:

  • 15 veganaj biskvitoj (tipaj biskvitoj por matenmanĝo, preferinde el la marko ”Maria”)
  • 3 supkuleroj da margarino
  • 2 kuleroj da agav-siropo (se vi ne havas, simple ne uzu ĝin nek anstataŭaĵon)
  • 100 gr da sukero
  • 130 gr da kaĵu-nuksoj (enakvigitaj minimume 8 horojn)
  • 400 gr da sensukera jogurto el sojo
  • 20 ml da vegetaĵa lakto
  •  1 supkulero da terpom-amelo (se vi ne havus terpomamelon, uzu la saman kvanton sed el maiz-amelo)
  • 1 supkulero da bier-gisto (se vi ne havas, ne uzu)
  • 1 kafkulero da vinagro
  •  1 citrono (ĝia suko)
  •  1 kafkulero da maiz-amelo (Maizena)
  • 1 kafkulero da vanil-esenco (laŭplaĉe)

Paŝoj:

  • Unue lasu en akvo tutan antaŭan nokton la kaĵunuksoj. Poste aldoni ĝin al la miksaparato kune kun la jogusto, la sukero, la vegetaĵa lakto, vinagro, bier-gisto, vanilesenco, la terpom- kaj maiz-amelo, la citronsuko kaj kafkulereto da salo. Kirlu bone ĝis sameca likvaĵo.
  • Metu la biskvitojn en plastan saketon kaj per viaj manoj, glaso aŭ botelo, premu ilin forte kaj diserigu ilin bone. Varmigu la margarinon kaj verŝu sur ĝin, ankaŭ la agav-siropon kaj miksu ĉion.
  • En ronda muldilo el 15 centimetroj unue faru la bazon: la biskvitoj pulvorigitaj. Disfladigu en la fundo kaj premetu por ke ĝi havu malmolan konsiston.
  • Sekve verŝu la likvaĵon kaj metu en la fornon dum 55 minutoj je 180 gradoj. Poste lasu ĝin en la forno sed malŝaltita, dum plia duonhoro. Poste metu en la fridujon kaj lasu tie ĉirkaŭ 6 horoj!

Kaj la rezulto videblos! delikata, bongusta kaj surpriziga kuko! Bonan apetiton!!!

Rizoto el pizoj kaj ĉampinjonoj

Saluton verduloj! Lastatempe mi verŝajne faras tro da manĝaĵoj kies ĉefa ingredienco estas rizo sed tio ne estas hazardo. Miaj manĝokutimoj ĉiam inkluzivas ĝin kvankam mi celas, kaj kelkfoje sukcesas, iom limigi la rizon por plivariigi kion mi manĝas sed dum mi tion ne faras, mi profitas por montri al vi kiel fari facile la faman rizoton, famkonata itala plado el ĝia nordoriento. Rimarkindas du aferoj: Rizoto ne estas riza kaĉo kaj ĝi ne estu tro kuirita. Simple sekvu simplajn paŝojn kaj vi faros bongustan rizoton 🙂

Ingrediencoj:

  • 300 gr da rizo (taŭgas rizo el diketaj grenoj) 
  • 1 taso da blanka vino
  • 6 ĉampinjonoj
  • Manpleno da pizoj
  • 1 cepo
  • 1 litro da legomsupo (eblas unu litro da akvo kun koncentrita legom-kvadrateto)
  • Salo
  • Nigra pipro (muelita)

Paŝoj:

  • Unue tranĉu lamene la ĉampinjonojn, en kaserolo kie vi faros la rizoton aldonu du-tri kulerojn da olivoleo kaj kuiru ilin dum kelkaj minutoj (dum la kuirado aldonu nigran pirpon kaj salon laŭplaĉe) ĝis ili estu kuiritaj. Forigu el la kaserolo kaj konservu por posta aldono.
  • Tranĉu fajne la cepon kaj fritu kun iom da oleo sur la kaserolo/pato kaj kiam ĝi estu travidebla aldonu la rizon kaj miksu ĝin bone kun la rizo kaj je mez-alta fajro daŭre movu dum kelkaj minutoj.
  • Verŝu la tason da blanka vino sur la rizon kaj konstante movu ĝin ĝis la rizo eksekiĝas. En tiu momento mi aldonas la pizojn kaj la ĉampinjonojn kaj daŭre movas.
  • Nun iom post iom verŝu la legomsupon (kiu nepre estu varma!). Faru ĉi paŝon iom post iom. Iom da likvaĵo, bone movu, lasu iom sekigi ĝin kaj denove aldonu likvaĵon ĝis la rizo estu kuirita. Ne lasu ĝin tro seka sed ankaŭ ne tro likva. Kun unu litro da likvaĵo ja sufiĉas 🙂

Kutime, en tradicia recepto oni manĝas ĝin kun fromaĝo, se vi tion volas, supre aldonu iom da biergisto, ĝi donos similan guston. Mi ne ŝatas fromaĝon, do, mi ne aldonis 🙂 

 

Nun ĝuu kaj bonan apetiton!

 

Ĉu veganaj kondomoj? Certe jes!

Ĉio ekmodiĝas kaj rilate al amorado esti avangarda ankaŭ eblas. Nuntempe, multaj personoj ŝanĝas siajn lateksajn kondomojn favore al aliaj, pli naturaj kaj kongruaj kun la vivmedio, t.e. la veganaj kondomoj por uloj kiuj akceptas kaj sekvas tiun ”vivfilozofion” kaj kiuj argumentas ke veganismo ne nur temas pri manĝado, sed pri pli vasta vivstilo.

La veganaj kondomoj estas malsame fabrikataj kompare al la tradiciaj lateksaj kondomoj. Ili ja same estas lateksaj, sed naturaj, rekte eltiritaj el la kaŭĉukarbo. La kaŭĉukarabaroj de Malajzio (precipa lateksfonto) estas organikaj kaj daŭripovaj, sen genetikaj modifoj. Kiam arbo kreskas kaj ĉesas produkti la latekslakton, la semoj anstataŭas la originajn arbojn kaj estas replantitaj. Cetere, ili estas liberaj je glicerino kaj parabeno.

La veganaj kondomoj ne havas kazeinon, kio estas laktoderivaĵo, ĉar la vegana filozofio malakceptas ajnan bestan ekspluatadon kaj forigas la konsumon kaj uzon de lakto bovina kaj ties produktoj.

Ili ankaŭ ne havas Nonoksinolo-9, surfaktanto kiu malkomponas la spermomurojn por senaktivigi ĝin (troviĝanta ĉe la spermicidoj), la latekso estas anstataŭigita de poli-isopreno kaj krome ne estas testataj per uzado de bestoj. En la merkato ankaŭ ekzistas lubrikaĵoj kaj spermicidoj veganaj por plialtigi la sekurecon de la kondomoj: ili havas nek konservaĵojn nek kemiaĵojn.

Veganaj kondomoj jam troveblas en pluraj landoj kiaj Usono, Hispanio, Svedio, Ĉilio kaj aliaj landoj kaj per interreto ili povas esti ricevataj preskaŭ en ĉiuj anguloj de la mondo. Mezume unu pakaĵo kun 6 kondomoj kostas pli malpli 5 eŭrojn.