Flava rizo kun sojviando kaj legomoj

Saluton amikoj! En Kubo ni ofte manĝas rizon kun viando (kutime porkaĵo) kaj kelkaj legomoj. Mi regalis amikojn ĉe mi kaj mi volis fari similan pladon sed kompreneble ĝi estis tute vegana! Por anstataŭi la viandon mi simple uzis teksturigitan sojon kiu estas relative granda kaj similas al haketita viando. 

Ingrediencoj:

  • 1 taso da rizo
  • Manpleno da dika teksturigita sojo
  • Cepo
  • Verda kaj ruĝa kapsiko
  • 100 gr da kukurbeto
  • 100 gr da melongeno
  • Manpleno da pizoj
  • (laŭplaĉe aldonu ankaŭ ĉampinjonojn, maizon, kukurbon…)
  • Salo
  • Olivoleo
  • Nigra pipro
  • Kumino
  • Natura kolorigaĵo
  • Origano (seka)
  • Petroselo (seka)
  • Koncentrita tomatsaŭco
  • Pulvorigita ajlo.
  • Akvo

Paŝoj:

  • Unue lasu dum 15 minutoj la teksturigitan sojon en varma akvo kun salo kaj sojsaŭco.
  • Preparu ĉion kion vi bezonos por la rizo: tranĉu la kapsikojn, la cepon, la melongenon kaj la kukurbeton.
  • En kaserolo taŭga por kuiri rizon, unue faru sofriton: aldonu al ĝi kelkajn supkulerojn da olivoleo kaj la tranĉitajn cepon kaj kapsikojn kaj movu. Kiam ĝi estos sufiĉe varma, aldonu la teksturigitan sojon kaj la koncentritan tomatsaŭcon kaj konstante movu.
  • Nun aldonu ankaŭ la tranĉitajn melongenon kaj kukurbeton. Se vi volas aldoni pliajn legomojn aŭ fungojn, faru 😉
  • Spicu la sofriton kaj movu du minutojn pli kaj aldonu la tason da rizo kaj daŭre movu kaj miksu ĉion. Nun kovru la rizon per akvo. Unu taso da rizo, du da akvo 😉
  • Poste aldonu la salon, kuminon, origanon, ajlon, nigran pipron, petroselon kaj naturan kolorigaĵon, movu ĉion kaj kontrolu ke ĝi havas bonan guston.
  • Lasu la rizon je alta fajro kaj lasu ĝin boli ĝis la akvo ekkonsumiĝas, tiam, metu ĝin en la fornon je 200 gradoj dum 5-8 minutoj. Elfornigu ĝin kaj ek! Bonan apetiton!!!

Blanka urso rezistas altajn temperaturojn enfermita en hungara bestoparko

En sia natura vivmedio, la blankaj ursoj vivas je temperaturoj sub nulo, pro kio tre komplikas por ili elteni la varmon dum la somero en Hungario. Tie la temperaturoj superas 40 gradojn.

La hispana fotografo Miguel Morenatti montris al ni depriman realon. En sia profilo en la sociaj retoj li diskonigis fotografaĵon en kiu videblas blanka urso apoganta sin sur glacibloko por povi elteni la varman someron. La bildo situas sin en la bestoparko de Budapesto kie, laŭ Morenatti, la temperaturoj atingis 40 gradojn en ĉi tiu aŭgusto. “Tiel kruelaj ni estas por nia amuziĝo. Alkutimiĝinta vivi sub nulo, ni enfermas ĝin en infero”, denuncis per pepaĵo kaj jam kundividis ĝin pli ol 26.000 personoj.

Budapesto suferis la rigorojn de la somero kaj en ĉi lastaj tagoj atingis 40 gradojn, kio punas la urson. La novaĵagentejo France Presse publikigis kompletan katalogon de fotografaĵoj, kiu montras korŝirajn bildojn kiuj montras ke ne nur li suferas en la bestoparko de Hungario, sed verŝajne plia kompano ankaŭ suferas.

La bestoj lekas la glaciblokojn, kuŝas sur ili, gratas por disrompi ilin. Kaj eĉ pli malbone, laŭ la prognozoj, la temperaturoj daŭre estos altaj dum tuta somero.

Bestoj devas vivi en siaj naturaj medioj, kie ili libere vivi sian vivon. Ne kontribuu al la sufero de bestoj, ne vizitu bestoparkojn.

Vegana milano-stila fileo!

Panumita fileo el melongeno!

Saluton verduloj! Hodiaŭ mi preparis manĝaĵon kiun mi multe ŝatas sed verdire la foto estas pasintajara ĉar mi forgesis kundividi kun vi la recepton tiumomente kaj nun mi volas ĝin prezenti al vi! Temas pri bongustega fileo el melongeno. Ĝi iel imitas la tipajn panumitajn fileojn el viando el Italio (precipe Milano) kaj el Argentino pro la itala influo. Tiun manĝaĵon oni konas kiel “Cotoletta alla milanese” itale, “milanesa” hispane, “Veal Milanese” angle kaj “Отбивная по-милански” ruse, inter aliaj.

Temas pri bongusta, facile farebla vegana versio de la tradicia plado. Ĝi konsistas el simplaj ingrediencoj kaj simplaj kuirpaŝoj. Mi akompanis ĝin per salato, gvakamolo kaj akvomelon-kirlaĵo por refreŝigi min ĉar la varmo iĝas neeltenebla en Madrido dum somero! Ĝuu ĝin!

Ingrediencoj: (por du homoj)

  • 1 granda melongeno
  • 2 supkuleroj da kikerfaruno
  • 2 supkuleroj da tritikfaruno
  • 1 taso da akvo
  • 1 taso da raspita pano
  • Freŝa petroselo
  • Origano
  • Kumino
  • Pulvorigita ajlo
  • Salo

Paŝoj:

  • La unua paŝo kiun ni devas fari estas senŝeligado de la melongeno, sekve tranĉu ĝin laŭlonge inter 1 kaj 1,5 milimetroj larĝe, ne pli ol tio. Salumu ilin kaj lasu subakve ĉirkaŭ 15 min.
  • Poste ni kunigos ambaŭ farunojn kun la taso da malvarma akvo. Se vi nur havas tritikfarunon ne gravas, simple duobligu la kvanton da tritikfaruno. Bone miksu ĉion movante ĝin rapide. Se la konsisto iĝus tro densa aldonu iom da akvo. Metu surfajre kaj ade movetu kaj lasu ĝin varmiĝi, elfajrigu kaj lasu ripozi por uzi ĝin poste malvarme.
  • Nun aldonu al la preparaĵo la salon, spicojn, tranĉu la petroselon kaj same aldonu kaj movu. Metu la melongenajn fileojn en ĝin, sekve en la raspitan panon kiu devus sin trovi en alia supkulero kaj poste fritu en pato kun abunda varma oleo.

Kaj jen ĉio, bonan apetiton!

Vitamino B12, kion ĉiuj, ne nur veganoj, devus scii.

La vitamino B12 ĉiam estas temo je debatoj por la vegetaranoj kaj veganoj precipe. La Vitamino B12, ankaŭ konata kiel kobalamino ĉar ĝi enhavas kobalton, estas vitamino npra por la normala funkciado de la cerbo,, la nervosistemo, la formado de sango kaj pluraj proteinoj. Kutime ĝi estas implikita en la metabolismo de la ĉeloj de la homa korpo, speciale en la sintezo kaj reguligado de la DNA. Kvankam la rekomendoj pri la necesa kvanto de B12 estas vere etaj, manko de ĝi estas grava problemo kiu povus okazigi anemion, kormalsanojn aŭ komplikaĵojn dum la gravediĝo kaj, en la plej malbonaj kazoj, neinversigebla nerva damaĝo. La vitamino B12 estas precipe grava dum la gravediĝo kaj la mamsuĉado kaj por la beboj kaj la infanoj.

Nek plantoj, fungoj aŭ bestoj povas produkti ĉi tiun vitaminon, nur la bakteriojn kaj la arkeobakterioj responsas pri ĝia produktado, ĉar ili posedas la necesajn enzimojn por la sintezo. La bestoj akiras la vitaminon B12 prenante la manĝaĵojn kie ĝi troviĝas, kaj konsekvence, ili iĝas fontoj el tia vitamino. La vegetaĵoj ne enhavas ĝin, nur kiam estas poluitaj de mikroorganismoj aŭ estas riĉigitaj. Tial do, veganoj devas konsumi riĉigitajn nutraĵojn aŭ suplementojn por akiri la bezonatan kvanton.

Nuntempe, ĉar veganismo iĝas pli kaj pli populara, oni multe aŭdas pri veganismo kaj ĝia manko de B12 kaj la sekvaj riskoj por la sano. Tamen, kvankam oni pensus ke viando kaj aliaj nutraĵoj bestodevenaj havas ĝin, la kvantoj estas tre etaj. Ekzemple, oni devus manĝi tri ovojn ĉiutage por satigi la bezonon por unutaga rekomendo. Ĉiuj bestoj havas rezervojn de B12 ĉe la histoj, pro tio, la viando kiun homoj konsumas ĝin havas, sed ne estas la plej efika maniero akiri ĝin. Oni scias ke la procesado de la lakto okazigas konsiderindajn perdojn de kobalamina (7 % pro pasteŭrizado inter 2 kaj 3 sekundoj kaj ĝis 30 % pro boligado inter 2 kaj 5 minutoj), pro kio la lakto iĝas nesufiĉa fonto je B12. Cetere, la esploroj pruvas ke la plejparto de la loĝantaro kaj 30% el la gravedaj inoj ne havas sufiĉe da B12 en la sango. Tio ĉi signifas ke la deficito je B12 ne nur okazas al veganoj.

La ĉiutaga rekomendata dozo de la vitamino B12 por plenkreskulo estas 2,4 mikrogramoj tage. La homa korpo povas akumuli inter 2 kaj 5 miligramoj da vitamino B12 kaj nur forpuŝas etan parton de ĝi ĉiutage. Tamen, por eviti la deficiton, la akumulado devus esti ofte reprovizita pere de suplementoj aŭ riĉigitaj manĝaĵoj. La plej bona maniero kovri tiun kvanton estas la konsumado de vegetaĵa lakto riĉigita, riĉigita bier-gisto, viand-imitaĵoj surbaze de vegetaĵa proteino riĉigita, cerealoj kaj energiaj stangetoj aŭ multvitaminaj piloloj taŭgaj por veganoj. La plejmulto el la veganoj akiras sufiĉan kvanton da B12 per la konsumo de riĉigitaj nutraĵoj. Por kovri la ĉiutagan necesan kvanton, veganoj devas konsumi tiajn nutraĵojn 2 aŭ 3 fojojn tage por havi almenaŭ 3 mikrogramojn je B12. Veganoj kiuj preferas pilolojn devus ne forgesi ĝin.

El la afrika kuirarto: Mafeo, legomstufaĵo kun ternuksa butero.

Saluton karaj! Hodiaŭ por la unua fojo, almenaŭ konscie, mi faris manĝaĵon el nigra Afriko kaj mi vere ĝojas pro la bonega rezulto! Kvankam oni povus pensi ke ĝi foras kaj malsamas al mia kuirarto, tio tute eraras! Mi venas el Kubo kaj tie afrikanoj kaj eŭropanoj miksis siajn kuirartojn kaj kreis novajn pladojn kaj ni manĝas multajn legomojn origine afrikaj kiuj ne multe popularas en Eŭropo sed ja en granda parto de Ameriko. La nura surprizo aŭ strangaĵo por kubano kiel mi estas uzado de ternukso por salaj manĝaĵoj ĉar ni kutime uzas ĝin por dolĉaĵoj, kun kelkaj esceptoj.

Se vi ankoraŭ ne manĝis afrikan pladon, mi pensas ke tiu ĉi estos bona enkonduko por tio ĉar ĝi estas bongustega, facila kaj nemultekosta. Krome, ĝiaj ingrediencoj povas varii multe kio helpos vin kaze ke iu legomo mankus Se vi legas la blogon el Afriko, mi ŝatus scii pri via opinio ĉu mi ĝuste faris aŭ kiel mi povus ĝin plibonigi.

Maafeo (maafe, maafé, maffé aŭ mafé) estas simpla stufaĵo origine el Senegalo sed disvastiĝinta en plejparto de tuta okcidenta kaj centra Afriko. Kvankam multaj versioj aldonas viandon, la plej baza formo estas tute vegetaĵa kaj konsistas el ternuksa saŭco kun legomoj kaj tomatoj kirlitaj kaj ĉio boligita. Kutime ĝin akompanas rizo.

Mi legis interrete plurajn receptojn kaj spektis kelkajn filmetojn en jutubo kaj fine decidis prepari ĝin samkiel faras la homojn tie. Tamen, per niaj modernaj iloj estos pli rapide farata.

Ingrediencoj:
1 melongeno
3 maturaj tomatoj (Lycopersicon esculentum)
1/2 ruĝa kapsiko
1 aŭ 2 karotoj
3 malgrandaj terpomoj
1/2 cepo
1/4 kulereto da salo
1 manioko
1 manpleno da gomboj
1 ignamo
1 kulero da koncentrita tomato
2 kuleroj da ternuks-butero
2 kuleroj da olivoleo
1 ajlero
1 kvadrateto el koncentrita legomsupo.

Paŝoj:
Unue dispecigu la melongenon, senŝeligu la terpomojn, la maniokon, ignamon kaj tranĉu la gombojn.
Kirlu la tomatojn, aldonu al la kirlaĵo la kulerojn da ternuks-butero, la olivoleon kaj du tasojn da akvo kaj ĉion metu en kaserolon mezfajre kaj movu bone.
Aldonu al ĝi la dispecigitajn legomojn kaj lasu boli, ŝtopu la kaserolon kaj de tempo al tempo movu ĝin bone.
Nun venis la tempo por kirli la kapsikon kun la ajlero kaj la duoncepo kaj aldonu al ĝi kun la koncentrita tomato kaj kun koncentrita legomsupo.
Laŭplaĉe aldonu la salon kaj la sukeron kaj lasu je malalta fajro dum kelkaj pliaj sekundoj.

(kvankam mi aldonis plurajn afrikajn legomojn, vi povas uzi malpli ĉar mi scias ke ne ĉiam facilas trovi ilin. Mi mem ne uzis ignamon)

 

Kutime oni manĝas ĝin kun rizo. Servu unue la rizo kaj sur ĝi la mafeo! 

 

Bonan apetiton!

Naskiĝis la vegana flago!

Samkiel aliaj movadoj sociaj, politikaj, kulturaj, minoritataj, ktp, antaŭnelonge kreiĝis vegana flago. La 9-an de julio 2017 naskiĝis la unua flago post 73 jaroj da veganismo, almenaŭ tiel kiel ni konas ĝin nuntempe sub tia vorto ”veganismo”. Male, esperantistoj elektis sian flagon jam tre frue komence de la formado de nia movado. La esperanta flago kelkfoje polemikas inter pluraj esperantistoj ĉar ĝi similas al naciaj flagoj, ni vidu kio okazos pri la elektita vegana flago en la vegana komunumo.

Ĝia kreinto ”Senior Designer” Gad V Hakimi, volis kunigi ĉiujn defendintojn de la bestaj rajtoj sub sama flago. Ĝis nun oni reprezentis veganismon per fameta simbolo kiu konsistis el la V kun folia formo kaj verdkolora sed ĝin ankaŭ uzis vegetaranoj kaj ne ekzistis konsentoj inter veganoj kiun simbolon internaciskale uzi.

Hakimi inspiriĝis super la ĉielarka flago kaj pensis ke flago estus la plej bona maniero diskonigi la defendon de la bestaj rajtoj kaj eklaboris kun la helpo de vizaĝlibra grupo de veganaj aktivuloj ”Vegan Flag International”.
Komence ili celis aldoni bestojn kaj ruĝan koloron, simbolo de la sango kaj bestaj masakroj.

La ideo estis tuj forĵetata favore al am-mesaĝo transdonata ne per sufero kaj doloro kaj tiel naskiĝis trikolora flago kun centra blanka V, simbolo pri pureco.

En la flago regas la am-mesaĝo: homoj kaj bestoj estas egalaj kaj surbaze de tio ĉiuj rajtas vivi. Temas ankaŭ pri am-mesaĝo al la Tero, por pli bona mondo kaj pura sub ĉiuj vidpunktoj.

Laŭ Hakimi, ni, kiel veganoj, devas defendi la bestojn ĉie kie ili sin trovu. Tiel do, la koloroj reprezentas la teron, la maron kaj la ĉielon kaj gravajn valorojn:

La blanko de la lumo, simbolo de pureco, sukceso kaj komenco;
La verdo de la tero, la vivo, la naturo, la energio kaj la harmonio;
La bluo de la ĉielo, la maro, la fido kaj la vero.

Post ĝia apero jam kelkaj esperantistoj ekigis demandojn ĉu indas/utilas havi veganan flagon aŭ ne. Ni vidu se la vasta vegana komunumo fine akceptos ĝin aŭ ne.