VeganArto
  • Ĉefpaĝo
  • Pri ni
  • Sekcioj
    • Videoj
    • Receptoj
    • Veganismo
    • Sana vivstilo
  • Novaĵoj
  • Kontakto
  • img

    Survoje al vegana mondo

    Ĉirkaŭ 20% de la homaro vivas vegane aŭ vegetare. Iĝu vegano ankaŭ vi: por la bestoj, por la klimato kaj via sano.

    What is VeganArto?

Lastaj receptoj

Plus aktivismaj artikoloj

apr 16,2019 Leave a Reply buljono, krispabrasiko

Portugala verda buljono

Saluton! Jen bongusta portugala buljono! Ĝi konsistas el tre simplaj ingrediencoj. Mi estis en la nordo de Portugalio pasintan decembron okaze de la Zamenhofa tago kaj mi gustumis lokan veganan kuirarton kaj gustumis bongustajn buljonojn. Mi ne sciis ke portugaloj tre ofte manĝas ilin, tiel do, plej bona maniero reprezenti Portugalan kuirarton ĉe VeganArto estos pero la verda buljono, unu el la naciaj pladoj de Portugalio. La rezulto estis nekredeble bongusta!

Ingrediencoj:

  • 4 mezgranda terpomoj.
  • 1/2 cepo.
  • 2 ajleroj.
  • Akvo por la supo.
  • 5 folioj el krispa brasiko.
  • kelkaj tranĉaĵoj el vegana ĉorizo.
  • Salo, nigra muelita pipro kaj duontaso da oliv-oleo.

Paŝoj:

  • En granda kaserolo ni metos la terpomojn (kiujn ni antaŭe purigis, senŝeligis kaj dispecigis), ajlon kaj cepon, ankaŭ tranĉitaj kaj kovru per akvo. Ni aldonu iom da salo kaj duono el la duontaso da olivoleo. Ni lasu ĝin boli ĝis la terpomoj estu jam molaj.
  • Per la kirlilo (miksilo) ni kirlu ĉion kaj ni ekhavos likvan pureon, aldonu iomete pli da akvo, ĉirkaŭ 1 taso, por ke ĝi havu supecan formon.
  • Nun aldonu la krispan brasikon sen la malmolaj tigoj, iom da pipro, salo se necese kaj la reston el la olivoleo.
  • Ni lasu ĝin boli ĝis la brasiko estu mola, ĉ. 10 min. kaj ĝi jam estos preta.
  • Ni servu kun kelkaj tranĉaĵoj de vegana ĉorizo supre. La ĉorizon mi iom fritis en pato kun iomete da oleo.

apr 16,2019 4 Komentoj ĉe Ĉorizo el gluteno kaj rizo ĉorizo, kolbaso

Ĉorizo el gluteno kaj rizo

Salaton amikoj! Mi vizitis Portugalion por la tria fojo pasintan decembron, sed estis unua fojo en la nordo (Porto kaj Brago) kaj unua fojo ankaŭ en esperanta etoso. Mi malkovris lokan veganan kuirarton, kaj la emon de portugaloj al supoj. Mi mem ne multe faris supojn ĉe mi sed post ĉi viziti mi konvinkiĝis ke mi devas ilin fari pli ofte ĉar bongustegaj! Por ornami, samkiel ĉe la tradicia plado, mi faris kolbason, kiun vi ankaŭ povas fari. Mi esperas ke vi ŝatos ĝin. Ĝi ne nur utilas por la supo kiun mi baldaŭ afiŝos, sed por multaj aliaj manĝaĵoj. Por lentosupoj, sandviĉoj kaj aliaj inventaĵoj viaj!

Ingrediencoj: 

  • 125 gr. da gluteno
  • 20 gr. ronda riza blanko
  • 150 ml. legoma buljono
  • 1 kulereto da sojsaŭco
  • 2 kuleroj da raspita pano
  • 1 kulereto da seka origano
  • 1 kulereto da Kajena pipro
  • 1 kulereto da dolĉa papriko
  • 1 kulereto da pika papriko
  • 1 kulereto da pulvorigita ajlo
  • 1 kulereto da salo
  • ½ kulereto da pipro

Paŝoj:

  • Ni kuiru unue la rizon, ni forigos la troan akvon kaj konservos.
  • Ni devas meti en bovlon la glutenon kun la cetero el de sekaj ingrediencoj (krom boligita rizo). Ni miku ĉion bone kaj sekvo aldonos la rizon kaj denove bone miksos ĉion bone.
  • Nun ni miksas la likvaĵojn en alia bovlo: la legoma buljono kaj la sojsaŭco. Post sameciĝo ni aldonu ĝin al la miksaĵo de sekaj ingrediencoj. Miksu per via mano. Se ni rimarkas ke la maso estas tre seka, ni povas aldoni iom pli da likvaĵo aŭ akvo.
  • Ni bezonas plastan paperon por doni formon al la kolbaso: Sur plataĵo etendu la plastan paperon kaj dispecigu la mason en du partojn.
  • Prenu unu parton kaj per via mano donu al ĝi stangan formon, samkiel longa ĉorizo. Metu ĝin sur la flankon kiu pli proksimas al vi kaj zorgeme rulu fermante ĝin. Ni premos bone per ŝnuroj aŭ per la plastaĵo mem ĉe ambaŭ ekstremoj de la rulaĵo.
    Per fajna pinto de tranĉilo aŭ simile faru truetojn en la rulaĵo.
  • Ni metu do en akvon por bolado dum 45 minutoj.

Lasu ĝin kelkajn horojn en la fridujo kaj poste uzu por multaj diversaj pladoj aŭ sandviĉoj. Tranĉu lamene kaj fritu, ekzemple. Mangu kun pano kaj salato, aŭ aldono al lentoj. Mi faris ĝin por portugala verda supo 😉

apr 10,2019 4 Komentoj ĉe Tradiciaj pankukoj Hispanio, Karesmo, kuko, pankuko, pano, Pasko

Tradiciaj pankukoj

Salaton! Jam rapide alproksimiĝas la Sankta Semajno kaj en Hispanio oni tradicie preparas por ĉi datoj, pankukojn kiujn mi tre ŝatas kaj nepre volas kundividi kun vi la recepton! La tradicia recepto ne estas vegana ĉar ĝi kutime enhavas ovon kaj lakton sed la veganigo estas tute facila kaj la gusto ne multe ŝanĝiĝas.

Ingrediencoj:

  • 1 malnova, malseka pano. (prefere konservu panon de antaŭa tago).
  • 500 ml da vegetaĵa lakto (mi uzis sojlakton ĉar pli etkosta).
  • 100 gramoj da kiker– aŭ tritikfaruno.
  • 2 branĉetoj da cinamo.
  • 3-5 supkuleroj da pulvorigita cinamo.
  • 500 ml da plantoleo por fritado (mi rekomendas la sunflor-oleon).
  • taso da bruna sukero
  • Agav-siropo (opcie)

Paŝoj:

  • Unue ni devas varmigi la lakton kun la branĉetoj kaj kulero da agav-siropo. Post ekbolo ni metos ĝin en ujon kun ampleksa fundo kaj dum ĝi malvarmiĝas,
  • Ni tranĉos la panon diagonale farante plurajn tranĉaĵojn kiuj ne estu tro dikaj. Pli malpli kiel la dikeco de niaj fingroj.
  • Preparu la ŝmiraĵon: Aldonu al la faruno iom da akvo,  kaj kirlu, tiel ĝis vi ekhavos samecan paston, kiu ne estu tro densa sed ne tro maldensa. Se vi uzas kikerfarunon mi rekomendas aldoni kulereton da pom-vinagro.
  • Metu la panon en la ujon kun la lakto por ke ĝi trempiĝu bone, ambaŭflanke, sed zorgeme ĉar la pano povus diseriĝi.
  • Nun, en ampleksa pato (fritilo), varmigu la oleon.
  • Zorgeme prenu la panon, per viaj manoj iomete premu por forigi iom da likvaĵo, metu en la farunujon, ŝmiru bone ambaŭflanke kaj, kiam la oleo estu sufiĉe varma, fritu ĝis orkoloriĝo. Por la fritado uzu du spatelojn por aliflankigi ilin. Prefere fritu kiom ajn vi povos samtempe.
  • Lasu ilin sur kuirpapero por forigado de la troa oleo. Ŝmiru per miksaĵo el cinamo kaj sukero kaj se vi havas kaj volas pli dolĉajn pankukojn, aldonu ankaŭ agav-siropon.
  • Metu en la fridujon kaj lasu malvarmiĝi minimume unu horon! manĝu ilin kun la familio se multaj ĉar post kelkaj tagoj tro sekiĝas!

mar 20,2019 Leave a Reply

Burgero el kukurbeto kaj freŝaj herboj

Hodiaŭ en supermarkto mi vidis bonajn ofertojn pri kukurbetoj kaj melongenoj kaj profitis por aĉeti kelkajn kontraŭ malalta prezo. Kaj kion fari per ili? Burgerojn mi tuj elpensis kaj volus kundividi kun vi. Certe ĝia gusto estas herbece freŝa, kaj eĉ iomete pikase vi aldonus iom da kajena pipro, kion mi ne faris sed mi certas ke tiel ĝi estus same bonega!

Ingrediencoj:

  • 1 granda kukurbeto aŭ 2 mezgrandaj
  • 2-3 kuleroj da freŝa tranĉita koriandro
  • Manpleno da ŝenoprazo tranĉita
  • 2-3 kuleroj da petroselo
  • Origano (seka)
  • Nigra pipro laŭplaĉe
  • Salo laŭplaĉe
  • 60 gr da tritikfaruno.
  • 1 kulereto da gisto.
  • Plantoleo.

Paŝoj:

  • Unue ni devas lavi la kukurbojn kaj la herbojn. La kukurbeton ni raspos per raspilo kaj manpremos ĝin por forigi preskaŭ tutan likvaĵon. Metu en bovlo.
  • Aldonu al la raspita kukurbeto la fajne tranĉitajn herbojn: t.e. ŝenoprazo, petroselo kaj koriandro. Same aldonu la ceteraĵojn: salo, pipro, faruno, gisto kaj la seka origano. Per ligna kulero aŭ pero spatelo, ĉion samecigu kirlante.
  • Sekomence ŝajnas tro da faruno, ne gravas, daŭre kirlu kaj ĉio kuniĝos. Laŝu ĝin ripozi minimume 30 minutojn.
  • Varmigu paton kun plantoleo (mi uzis olivoleon), per du kuleroj prenu la paston kaj jam sur pato varma donu burgeran rondan formon.
  • Lasu ilin friti, je meza fajro, 2-3 minutojn ĉiuflanke ĝis las burgeroj rostiĝu. Mi uzis ŝtopilon por la pato, se vi havas, uzu ĝin ĉar tiel la varmo koncentriĝos ĉe la burgeroj kaj kuiros interne pli bone.
  • Servu ilin kun salato, pano, rizo aŭ eĉ solaj!

       Bonan apetiton!

Kunlaboru

Ĉu vi ŝatus kontribui al VeganArto? Ekzemple, vi povus verki recept-artikolojn. Ne hezitu kontakti nin, eĉ se vi ne scias pri kiel specife kontribui! Nia retpoŝtadreso estas xx(ĉe)yy.zz

Etikedoj

akvo arbaro aveno banano bestaj rajtoj besto bestoj beto burgero cepo deserto dieto ekologio esperanto etiko faruno Hispanio italakuirarto Italio karoto kikeroj kolbaso kremo krudvegana krudveganismo kuirarto kulturo kvinoo manĝaĵo medio oleo olivoleo pano rizo sano sojsaŭco Speciismo Usono vegana veganismo vegano vegetaranismo viando vivstilo ĉorizo

Serĉi

Bestaj rajtoj

Universala Deklaracio de la Bestaj Rajtoj

Licenco CC BY-NC