Silko, la silenta ekspluatado.

Kio estas silko?

La silko estas natura fibro formita el proteinoj. Per ĝi oni faras teksaĵojn (silkaĵojn).

Por ekhavi ĉi tiun silkon, la fabrikantoj mortigas milojn da milionoj da vermoj ĉiujare per vaporo aŭ gasoj.

La alternativoj al la silko inkluzivas nilonon, poliesteron kaj filamentojn de la kapokarbo.

La silko estas la fibro kiun la silkovermoj teksas por fari siajn kokonojn. La silko venas el la larvokokonoj kaj pro tio plejmulto el la insektoj breditaj por la industrio ne vivas longe kaj estas murditaj per gasumado ene de la kokonoj.

Oni bezonas ĉirkaŭ 3.000 vermojn por ĉiu funto da silko. La vermoj konstante travivas streĉiĝon kaj longan suferadon ĝis ili estas muelitaj por akiri la lastan produkton. Tial ni rekomendas ĉiam bone revizii la kravatojn, vestojn kaj teksaĵojn dum viaj butikumadoj kaj trovu veganan alternativon. Elektu la vivon ne nur de pli belaj kaj amikemaj bestoj kiaj la hundoj aŭ katoj. Ĉiuj vivuloj meritas vivi kaj ni povas helpi per la uzado de vegetaĵaj alternativoj ne nur manĝaj sed ankaŭ vestaj!

Karnismo vs Veganismo

En mia senĉesa informserĉado, mi trovis nepre legindan libron: “Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj, enkonduko al karnismo (angle Why we love Dogs, eat Pigs and wear Cows, an introduction to carnism), verkita de la socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, Melanie Joy. En ĝi, ŝi eksplikas la koncepton KARNISMO, kio estas tute nova afero.

Karnismo: sistemo de kredoj, aŭ ideologio, kiu kondiĉigas la personojn manĝi certajn bestojn. Karnismo esence kontraŭas vegetarismon kaj veganismon. Plejmulto el la homoj vidas la fakton manĝi viandon kiel ion ricevitan antaŭ ol elekton. En la viandomanĝemaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, la popolo ne pripensas kial la viando de kelkaj bestoj povas esti aĉa kaj tiu de aliaj, bongustega; sed ankaŭ ili ne tro pripensas kial ili manĝas bestojn. Sed kiam manĝado de bestoj ne estas neceso por la supervivado, kiel okazas en la nuntempo, temas pri memelekto -kaj la elektoj ĉiam venas el kredsistemo.

Ni agnoskas ke la nemanĝado de bestoj ankaŭ venas el kredsistemo; la vorto vegetaranismo ekzistas de antaŭ multaj jarcentoj. Ni ne nomas la vegetaranojn kiel “plantomanĝantoj”, ĉar ni komprenas ke manĝado de plantoj reflektas subkuŝantan ideologion en kiu konsumado de bestoj estas konsiderata kiel neĝusta kaj neetika afero. Male, ankoraŭ ni nomas la “nevegetaranojn” kiel “viandomanĝantojn”, kvazaŭ la ago manĝi viandon estus disigita el kredsistemo, kvazaŭ la vegetaranoj estus la ununuraj kiuj metas siajn kredojn surtable. Tamen, la kialo pro kiu la plejmulto manĝas porkon kaj ne hundon, ekzemple, estas la elektado ene de kredsistemo kiun beston manĝi kaj kiun ne.

Kial do, karnismo ne estis konceptigita ĝis nun? Pli facilas rekoni kaj agnoski tiujn ideologiojn kiuj estas ne tro oftaj aŭ almenaŭ ne komunaj al ĉiuj, kiel povus esti veganismo. Alia pli forta kialo: karnismo estas la reganta ideologio, ideologio tiel vaste etendiĝinta kaj akceptita, ke ĝiaj principoj estas konsideritaj kiel normo, anstataŭ ol konsideri ĝin aro de opinioj amplekse akceptitaj. Kaj la karnismo, krome, estas violenta kaj ekspluatiga ideologio, organizita ĉirkaŭ la intensa, granda kaj nenecesa ekspluatado de bestoj. Eĉ en la produktado de “ekologia viando” (kaj aliaj ekologiaj bestodevenaj produktoj) -malgranda procento el la viando tutmonde produktita- la bestoj estas ekspluatitaj kaj ofte perforte traktitaj. La principoj de karnismo kontraŭas la fundamentajn valorojn de la plejmulto kiu ne emas subteni la ekspluatadon de aliaj kaj pardoni ties perforton al aliaj sentuloj. Tial do, karnismo, kiel aliaj violentaj kaj ekspluatigaj ideologioj, devas esti kaŝita por certigi la partoprenon de la homoj; ĉar, sen la socia subteno, la sistemo povus kolapsi.

”Veganismo estas religio, estas sekto”

Ĉu veganismo estas religio? ĉu sekto? Jen kelkaj el la plej oftaj demandoj kiujn ni respondos.

Por pli bone kompreni la aferon ni tre supre provu difini religion. Religio  estas aro de kredoj aŭ dogmoj pri diaĵo(j), kultado kaj timado al ĝi, moralaj normoj por la unuopula kaj socia konduto kaj ritaj praktikoj, precipe preĝado, fastado kaj kultado al tia diaĵo. Laŭ la esperantlingva vikipedio ”Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj. Oni taksas ke en la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religioj”. Laŭ tiu difino, veganismo ne plenumas la kondiĉojn por esti konsiderata religio. Veganismo ne baziĝas sur kultado al diaĵoj aŭ spiritoj sed sur la respektado al la aliuloj, kaj por tio ĝi baziĝas sur evidentaĵoj kaj rezonado logikaj, tial do, veganismo ne alĝustiĝas al la difino ”religio” sed al tiu pri etiko. Veganismo ekzistas sendepende de religiaj kredoj, de la agnostikismo kaj la ateismo. Tio signifas ke vegano povas kredi, heziti aŭ tute ne kredi je religio.

Kelkaj personoj akuzas veganismon je “neracia kredo” ĉar ĝi inkluzivas ankaŭ la bestojn en niaj etikaj decidoj. Tial, tiuj homoj diras ke tio kio estas racia estas ja la speciismo, tio estas, diskriminacii tiujn kiuj ne apartenas al la homa specio. La speciismo estas arbitra diskriminaciado (neracia). El la aserto ke veganismo estas ‘neracia kredo’ kelkaj personoj konkludas ke ”veganismo estas religio aŭ sekto” sed, eĉ sen klarigo pri kio estas ‘religio’ kaj ‘sekto’, tiu konkludo estas rebatita kiam ni konstatas ke al speciismo entute mankas racia pravigo.

Kiuj akuzas la veganojn pro diskonigado de religio aŭ sekto pro partopreno kaj farado de aktivismo, ne akuzas al kiuj same aktivas favore al la virinoj, infanoj, maljunuloj kaj la homoj ĝenerale, tio estas, kiuj disvastigas la antropocentrismon. Ĉi homoj devus klarigi kial la aktivismo favore al la homaj rajtoj ne estas religio aŭ sekto dum aktivismo favore al la bestoj estas konsiderata religio.

Veganismo nur supozigas ŝanĝojn en la konsum-kutimoj, la unuopa identeco neniam perdiĝas. Tial, la ŝatoj, kredoj, kutimoj, ktp. de vegano povas esti tute malsamaj de alia vegano. Ne ekzistas veganaj gvidantoj kiujn veganoj devus obei sed malsamaj veganaj organizoj kun kiuj la unuopulo povas kunlabori kaj ĉesi tiun kunlaboron kiam ajn. La praktikado de vegana vivstilo estas regata de la unuopulo mem. Veganoj konservas siajn neveganajn amikojn kaj familianojn kun kiuj ili havas oftan rilaton. Kompreneble, ekzistas multaj veganoj kiuj havas religian kredon, sed ili sendependas de veganismo.

Kiel resumo, veganismo estas etiko, vivstilo kaj neniel religio aŭ sekto. Eble kelkaj veganoj povus konduti religiece, dogmece kaj eĉ sektece sed tio dependas de homoj ne de la ideologio mem, Tiajn homojn ni trovos en ĉiuj movadoj, ĉu ni, esperantistoj, kelkfoje ne rimarkis la sektecan agadon de kelkaj el niaj verdstelaj samideanoj aŭ la troa kultado al Zamenhof? 🙂