Kartvela kuirarto: melongeno kun herboj kaj tomatoj

En tiuj ĉi lastaj tagoj mi komencis iom esplori la kartvelan kuirarton kiu estas tre riĉa, bunta, bongusta  kaj varia sed ne tro konata kaj en Hispanio kaj en ‘Okcidento’. Mi konatiĝis kun la kartvela kuirarto en la najbara lando Armenio kie mi loĝis ses monatojn. Tie famas pluraj restoracioj kie eblas manĝi tradiciajn kartvelajn manĝaĵojn. Kartvelio estas fascina kaŭkaza lando, kies geografio plenaj de montaroj, kun pluraj valoj kaj la Nigra Maro certe donis al ĝi unikan karakteron. Multaj el ĝiaj pladoj estas adaptoj aŭ versioj de pladoj komunaj al aliaj najbaraj popoloj sed sendube ĝia kuirarto multege influis ankaŭ la najbarojn. El inter ĝiaj plej famaj manĝaĵoj troveblas ĥaĉapuroj, ĥinkaloj kaj pluraj melongenaĵoj kaj fazeolaĵoj kiuj havas diversajn versiojn laŭ la regionoj.

Melongenoj tre oftas en ĝiaj pladoj kaj ekzistas multaj receptoj kies ĉefa ingredienco ĝi estas! En la sekva recepto ĝi ludos ankaŭ gravan rolon!

Ingrediencoj:

  • 1 melongeno
  • 3 tomatoj
  • 3 cepoj
  • 10 gr da freŝa bazilio
  • 10 gr da freŝa koriandro
  • 1 verda kapsiko
  • Nigra papriko
  • Ruĝa papriko
  • 2 ajleroj
  • Salo
  • Oleo

Paŝoj:

  • 1- Tranĉu lamene la melongenon kaj fritu ĝin ambaŭflanke.
  • 2- Tranĉu etkvadrate la cepojn, senŝeligu kaj tranĉu la cepojn.
  • 3- En kaserolo: aldonu olivoleon kaj fritu la cepon, movu ĝin ofte dum 5 minutoj kaj poste aldonu la tranĉitajn kaj senŝeligitaj tomatojn kaj lasu ilin tie kun malalta fajro dum kelkaj minutoj.
  • 4- Sekve, aldonu la ajlerojn, la spicojn kaj salon laŭplaĉe. Movu ĝin kaj aldonu la herbojn (tranĉu ilin). Laŝu ĝin kelkajn minutojn pli.
  • 5- Fine aldonu al ĝi la frititajn melongenojn! Mi mem fritis kaj aldonis kelkajn al la kaĉo mem kaj poste fritis pliajn kaj ornamis la pladon!

                                                                                           -bonan apetiton!  გემრიელად მიირთვით!

Veganaj meksikaj faĥitoj

Unu el la plej popularaj pladoj de la riĉa meksika kuirarto estas la tiej nomataj ”faĥitoj”  (hispane ‘fajita’ povas signifi etaj strio, zono aŭ bendo). Por ĝi ni bezonos simplajn ingrediencojn kaj meksikan tortiljojn kiujn ofte oni povas trovi en supermarktoj. Se vi ne trovus la tortiljojn ĉe vi, eblas simple anstataŭi ilin per la folioj de laktuko. Tiu ĉi recepto ne estas komplika, ĝi estas tre bunta pro la diversaj koloroj de la ingrdiencoj kaj vere bongusta kaj leĝera! Per la sekvaj kvantoj mi faris entute ses faĥitojn. Mi ĉi tie nur volas montri kiel fari ilin ĝenerale  ĉar vi mem povas aldoni aŭ forigi ingrediencojn laŭ viaj ebloj kaj ŝatoj. Faru viajn proprajn faĥitojn por familia aŭ amika manĝo kaj se vi manĝemas kiel mi, faru ilin por vi mem!!!

Ingrediencoj:

  1. 1 ruĝa kapsiko
  2. 1 verda kapsiko
  3. 1 cepo
  4. 1 ajlero
  5. 1 taso da kuiritaj fazeoloj
  6. 1 kukurbeto
  7. 1 karoto (lamenigita)
  8. Sojsaŭco
  9. Origano
  10. Kumino
  11. Petroselo (sekigita aŭ natura)
  12. Taso da kuiritaj fazeoloj

Gvakamolo:

Gvakamolo aŭ avokada kaĉo estas por ŝmiri ĝin sur la tortiljo. Ĝi donas specialan guston kaj ĝia farado tre simplas. Vi nur bezonas unu avokadon, citronsukon kaj duoncepon. Per kulero elprenu la manĝeblan parton de la avokado kaj per forkon kremigu ĝin, aldonu la cepon fajne tranĉita kaj la citronsukon. Lasu ĝin en la fridujo dum la faĥitoj prepariĝas.

Paŝoj:

Sur pato aŭ fritilo sufiĉe ampleksa kaj kun altetaj bordoj aldonu tri aŭ kvar kulerojn da olivoleo. Kiam ĝi estu varma aldonu la cepon kaj sekve la kapsikojn kaj la kukurbeton. Lasu ĝin je malalta fajro kun ŝtopilo por ke la legomoj estu kuirataj..

Movu ĝin de tempo al tempo kaj spicu per kumino, petroselo kaj origano laŭplaĉe. Aldonu la fazeolojn, la karoton kaj iom da sojsaŭco laŭplaĉe. Denove movu kaj lasu kvin minutojn surfajre, nun kun pli forta intenso.

La tortiljojn oni devas varmigi kelkajn sekundojn. Ŝmiru ĝin per la gvakamolo kaj en la mezo de la tortiljo aldonu parton de la kuiraĵo, se vi havas piksaŭcon aldonu kaj jam pretas por manĝado!

Paneloj: fritaĵoj el la sicilia kuirarto!

La ĉifoja recepto, se mi devus kompari ĝin inter pluraj aliaj, montras grandan avantaĝon! Kutime, tradiciaj manĝaĵoj, almenaŭ tiuj konataj en pluraj landoj de ”Okcidento” preskaŭ ĉiam inkluzivas iun bestodevenaĵon, ĉu viando, ĉu lakto, ĉu fromaĝo, ĉu butero… kaj ni, veganoj, devas krei alternativojn por forigi ĉian eron el besta sufero. Min ĝojigis vidi ke en sicilia kuirarto ekzistas pluraj pladoj tute veganaj, sen ajna modifo farenda! Krome, temas pri vere facila recepto kiu konsistas el malmultaj ingrediencoj. La panelojn oni kutimas manĝi aldonante iom da citronsuko kaj kun pano kovrita de sezamsemoj sed oni povas elekti ajnan panon por tio. Provu kaj gustumu ĝin!!!

Ingrediencoj:
500 gramoj da kikerfaruno
Litro kaj duono da akvo
Fenkol-semoj laŭplaĉe kaj vole
Salo laŭplaĉe
Petroselo laŭplaĉe
Abunda sem-oleo (sunflora) por friti ilin poste

Iloj:
Kaserolo
Muldilo
Preparmaniero:
En kaserolo ni aldonu la akvon, la kikerfarunon kaj la salon laŭplaĉe kaj meti ĝin sur mez-malalta fajro.

Jam de la komenco ni devas kirladi paciencie kaj ĉiam samdirekte. Post pluraj minutoj ni rimarkos ke la faruno pli densiĝas, ni ne haltu kaj daŭre kirlu ĝis ‘ekmalmoliĝo’ de la pasto.

Ni aldonu la tranĉitan petroselon iom pli kirlu kaj la pasto jam pretas.

Nun ni metas ĝin en la muldilon kaj post malvarmiĝo ni metu en la fridujon dum kelkaj horoj ĝis plena malvarmiĝo por ke ĝi estu pli malmola kaj ne disiĝema.

Poste ni tranĉu en fajnajn pecojn kaj fritu en varma oleo.

Por forigi la troan oleon kiun ili havas, ni uzu kuirpaperon por tio.

Kaj la paneloj jam pretas! Bonan apetiton!