Gumbo, el la sud-Usona kuirarto.

Saluton verduloj! Jam ekde pasinta jaro mi volis fari ĉi pladon sed mi iom atendadis. Principe temas pri iom komplika manĝaĵo ĉar la guŝojn oni devus enakvigi kaj kuiri, kaj ili estas sufiĉe malmolaj! Tial mi decidis aĉeti kuiritajn por simpligi la paŝojn. Mi diros ke mi amegas preskaŭ ĉiajn guŝojn kaj mi povus manĝi ilin tage kaj nokte senlace kaj senhalte. Post mia malkovro de la sudusona ‘nigrula’ kuirarto, mi nur bedaŭras ke tiaj pladoj ne vaste famiĝis favore al rapidmanĝaĵoj kaj ni primokas ilin pro manko de bona kuirarto, kio ne tute veras! Tie estas multaj tradiciaj manĝaĵoj kaj ni povas fari tute veganajn versiojn. Mi faris manĝaĵon el Luiziano kaj usona Meksika golfo kiu nomiĝas Gumbo . Temas pri tre ampleksa manĝaĵo ĝi varias de unu loko al alia, ne rigida aŭ strikta rilate al ĝiaj ingrediencoj uzendaj. Plejparte oni preparas ĝin dum la malvarmaj monatoj. Ni diru ke temas pri densa supo kun fiŝaĵoj, viandoj, marfruktoj aŭ nur vegetaĵoj. Ĉi lastan ni faros.

Por tiu ĉi recepto ni uzos tri malsamajn guŝojn: nigrajn fazeolojn, blankajn fazeolojn kaj kikerojn. Kiel mi diris antaŭe por ne komplikigi min, mi aĉetis dosojn kun jam kuiritaj guŝoj. Ankaŭ ni devos fari rostitan saŭcon (france roux), kio estas vere simpla. Kaj alia grava ingredienco estas la gomboj, kiun oni pli konas en Afriko kaj en kelkaj landoj amerikaj. Tamen, se vi ne trovus ĝin facile, uzu terpomojn anstataŭe.

Ingrediencoj:

  • 60 ml da olivoleo
  • 30 gramoj da faruno
  • 1 mezgranda cepo, tranĉita
  • 1 verda kapsiko, kvadrate tranĉita
  • 1 celeri-tigo, tranĉita
  • 3 ajleroj, tranĉitaj
  • 200 gramoj da gomboj, tranĉitaj
  • 400 gramoj da tomatsaŭco
  • 600 ml da vegetaĵa likvaĵo
  • 8 ĉampinjonoj, tranĉitaj kvarone
  • ½ kulereto da seka timiano
  • ½ kulereto da ĉilia pulvoro (aŭ Kajena pipro)
  • 2 laŭro-folioj
  • 330 gramoj da miksitaj guŝoj
  • Salo laŭplaĉe
  • Pipro laŭplaĉe
  • Rizo por manĝi kun la gumbo
  • Petroselo freŝa (opcie)

Paŝoj:

  • Unue varmigu grandan poton mezfajre. Aldonu la oleon kaj sekve la farunon. Konstante kirlu per spatelo dum 10-15 minutoj ĝis la faruno rostiĝu kaj akiru brunan koloron.
  • Aldonu la cepon al la rostsaŭco kaj kirlu malrapide dum kelkaj minutoj. Poste aldonu la kapsikon, celeri-tigon, ajlerojn kaj gombon. Lasu ĝin friti kaj fojfoje kirlu, dum 10 aŭ 15 minutoj ĝis la legomoj estu molaj.
  • Aldonu la tomatsaŭcon, 600 ml da vegetaĵa likvaĵo (en multaj landoj eblas aĉeti en supermarktoj), ĉampinjonojn, timianon, laŭron kaj kajenan pipron. Lasu ĝin boli je meza fajro dum dudek minutoj.
  • Aldonu la guŝojn kaj plu lasu ĝin kuiri 10 minutojn pli. Servu kun rizo kaj laŭplaĉe ornamu per petroselo.

 Bonan apetiton!

5 blankaj venenoj ofte sur via tablo!

En nia dieto ekzistas manĝaĵoj kiuj devas esti nomataj “veneno”, ĉar ilia nutriga valoro estas apenaŭ ekzistanta kaj eĉ povas esti danĝeraj por nia sano. Konataj kiel “blankaj venenoj”, ili estas: la rafinitaj sukero, salo kaj faruno, rizo, inter aliaj, ili ĉiuj okazigas diversajn malsanojn konsiderataj ‘gravaj’, ĉar ili estas degenerigaj, kiaj la diabeto, hipertensio kaj eĉ kancero.

1) Rafinita salo:
La industrio iam decidis aliigi la mineralan salon en nuran natrian kloridon (la nuna rafinita salo), ĉar la sciencistoj de tiu epoko asertis ke ĉiuj aliaj elementoj kiujn ĝi enhavas (nepraj mineraloj kaj aliaj oleo-elementoj) estas nenecesaj kaj nur sufiĉas la natria klorido por sali la nutraĵojn. De tiam, ajna similaĵo inter la nuna salo kiun ni konsumas kaj la natura salo estas neekzistanta. El nutraĵo konsiderata kiel “pura oro” ĉar ĝi donas al la homoj ĉiujn bezonatajn elementojn por la vivado en la ĝusta kvanto kiun la organismo postulas, oni transiris al konsumado de io, kio estas “pura veneno”, kiel bone scias kuracistoj kaj esploristoj.

Krom la tokseco de la natria klorido, ni devas ankaŭ aldoni tiun de la jodo kaj de la fluoro, mineraloj artefarite aldonitaj al la salo. Jodo estas toksa kiam ĝi superas la bezonatan minimumon, oni aldonas ĝin ĉar supozeble ĝi plibonigas la funkciojn de la tiroidoj, kaj la fluoro, unu el la plej radioaktivaj elementoj kiuj ekzistas, ĉar ili asertas ke ĉi tiu veneno evitas la kariojn. Ĉio ĉi estas sarkasmo: la natura salo, kaj tiu kiun oni prenas el la maro kaj tiu kiu troveblas en la montoj, enhavas la 84 elementojn kiuj konsistigas la homan korpon en la ĝusta kvanto. Malmultaj homoj scias ke la konsisto de la homa sango estas preskaŭ identa al la sala akvo de la “praa maro”, tio estas, likvo kun la sama koncentraĵo de elementoj kiujn la maro havis antaŭ milionoj da jaroj.

La ‘rubmanĝaĵoj’ estas plenaj je tia rafinita salo, kiu pliigas la riskon je sufero de kor-malsanoj. Konsumi ĉi tiun salon egalas al, inter ok kaj dudek fojoj pli da salo kiun ni devus manĝi. Ĉar, kun la celo ke la klorido kaj la kalio trovu ekvilibron, oni devas konsumi 1,500 miligramojn tage, sed se tio ĉi estas preteratentata, aperas kor-malsanoj.

2) Rafinita sukero:
La blanka sukero ne povas esti konsiderata nutraĵo, ĉar temas pri nur pure ĥemia substanco, prenita el vegetaraj fontoj kiaj la sukerkano kaj la beto, al kiuj oni elpremas la sukon, tiel forigante la tutan fibron kaj proteinojn kiuj formas 90% el tiaj plantoj.

Por lasi pura la likvon kiun la sukero havas, oni aldonas al ĝi vivan kalkon, kaj estas en tiu procezo kie la alkala reakcio mortigas preskaŭ ĉiujn vitaminojn, poste aldoniĝas karbona dioksido por akceligi la kalkon, tiu ĉi sukerita likvo iras tra tuboj kiuj disigas ĝin disde la nepuraĵoj. Poste la traktado daŭras per kalcia sulfato kaj sulfura acido por kolorigi kaj blankigi la sukeron.

La rafinita sukero ne havas proteinojn, vitaminojn, mineralojn, enzimojn, et-elementojn, fibron, grasojn kaj tute ne havas avantaĝojn en la homa nutrado. La rafinita sukero ne bonas ĉar ĝi donas neniun nutraĵon, nur energion, sed nenion pli. Ĉi tiu konsistas el glukozo kaj fruktozo. La problemo estas la maniero kiel ni konsumas ĝin, ĉar fruktoj kaj legomoj jam havas sukeron. La rafinitaj sukeroj okazigas al ni trodikiĝon, nutran malekvilibron, kariojn kaj pliajn aferojn. La ĥemiaj dolĉigaĵoj ankaŭ estas danĝeraj, ĉar ili pliigas la riskojn je kancero, kiujn ni ofte povas vidi en la ”leĝeraj refreŝigaĵoj”.

3) Rafinita faruno:
Kiel aperis ilustrite en The Daily Mail, kun la paso de la jaroj, la pano multe pli malboniĝis anstataŭ ol boniĝi. En 1911, la salo, la etkostaj grasoj, la alumbre, la pulvora kalko kaj la blankigaĵo estis la malbonaj ingrediencoj de la pano. Nuntempe estas aliaj novaj malbonaj ingrediencoj kiuj damaĝas nian sanon kaj kiuj troveblas en la vendejoj kie vi aĉetas panon. La blanka faruno, estas farita el preskaŭ pura amelo, kaj nur enhavas iom da nutraĵoj el la origina greno. Krome, la ĥemiaj procezoj en la greno kreas la subprodukton aloksano – veneno uzata en la medicina esplor-industrio por krei diabeton en sanaj musoj. La aloksano kaŭzas diabeton kiam ĝi ĝirigas grandajn kvantojn da radikaloj en la pankreataj Beta-ĉeloj, detruante ilin. La beta-ĉeloj estas primaraj ĉeloj de la partoj de la pankreato nomataj ”Insuletoj de Langerhans” kaj ili produktas insulinon; tiel, se ili estas detruitaj, povas aperi la diabeto. Zorgante pri la epidemia rango de la diabeto kaj aliaj gravaj malsanoj, ne estas bona ideo havi toksinon kia ĉi tiu en la pano, eĉ se en etaj porcioj . Ju pli fajna kaj blanka estas la faruno, des malpli da fibro, vitaminoj kaj mineraloj ĝi havas. La blanka pano, la panoj troveblaj en kukvendejoj ktp havas nek vitaminojn nek mineralojn, dume ili favorigas la aperon de karioj, kanceron, kolesterolon kaj diabeton. La plej rekomendindaj estas la centen-pano kaj la integrala pano.

4) Rafinita rizo:
Laŭ la esploristoj de la Lernejo de Publika Sano de la Universitato de Harvardo, en Usono, la blanka rizo okazigas abruptajn pliigojn en la niveloj de glukozo en sango, kio estas granda risko por la diabeto. Kvankam la rizon oni manĝadas de antaŭ multaj jarcentoj en multaj mondopartoj, estis nur en la 20a jarcento kiam ĝi estis ekrafinita kaj manĝita tiel kiel ni konas ĝin nuntempe. Por produkti la blankan rizon la rizo estas submetita al procezo je rafinado per kiu la ekstera kovraĵo kaj la ĝermo estas forigataj. Post tio ĉi nur restas la albumeno, kiu precipe konsistas el amelo. La esploro analizis la datumojn de tri grandaj esploroj faritaj al ĉirkaŭ 40.000 viroj kaj 157.500 inoj pri la konsumo de rizo kaj la risko je diabeto. La sciencistoj malkovris ke tiuj kiuj konsumas kvin porciojn da blanka rizo semajne havas 17% pli da risko je diabeto ol tiuj kiuj konsumas malpli da unu porcio monate. El la vidpunkto de la publika sano, oni devus rekomendi la anstaŭadon de rafinitaj grenoj kiaj la blanka rizo kaj uzi la integralajn, inkluzive de la rizo integrala por faciligi la preventadon de la duatipa diabeto.

5) Bovina lakto pasteŭrizita:
La pasteŭrizado de la lakto detruas ‘bonajn’ bakteriojn, kune kun la malbonaj kaj detruas la neprajn enzimojn por la absorvado de la nutraĵoj. La pasteŭrizado de la lakto detruas la fosfatazon, kio nepras por la absorvado de la kalcio kaj la kalcio laboras kun la vitamino D, ne nur disponebla pere de la suno, sed temas ankaŭ pri nepra nutraĵo en la kruda kremo. Varmigi ajnan krudaĵon detruas la aktivajn enzimojn, pro kio la lipazo (unika enzimo de la lakto, bezonata por komplementigi la digeston de la grasoj) estas detruata kune kun aliaj nepraj nutraĵoj.

Oni kalkulas ke ĝi estas la precipa alergi-fonto en infanoj, laŭ la Akademio de Alergio, Astmo kaj Imunologio de Usono. Ĉar la lakto riĉas je saturitaj grasoj kaj kolesterolo. Kelkaj esploroj eĉ ligas ĝin al la diabeto kaj ostoporozo ĉar ĝia enhavo de magnezo estas sufiĉe malalta kio ne permesas al la ostoj akiri la kalcion.

 

Ĉi tiu artikolo estas tradukaĵo el la hispana. Ĝi troviĝas hispanlingve en la retpaĝaro  Lógica Ecológica