Karnismo vs Veganismo

En mia senĉesa informserĉado, mi trovis nepre legindan libron: “Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj, enkonduko al karnismo (angle Why we love Dogs, eat Pigs and wear Cows, an introduction to carnism), verkita de la socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, Melanie Joy. En ĝi, ŝi eksplikas la koncepton KARNISMO, kio estas tute nova afero.

Karnismo: sistemo de kredoj, aŭ ideologio, kiu kondiĉigas la personojn manĝi certajn bestojn. Karnismo esence kontraŭas vegetarismon kaj veganismon. Plejmulto el la homoj vidas la fakton manĝi viandon kiel ion ricevitan antaŭ ol elekton. En la viandomanĝemaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, la popolo ne pripensas kial la viando de kelkaj bestoj povas esti aĉa kaj tiu de aliaj, bongustega; sed ankaŭ ili ne tro pripensas kial ili manĝas bestojn. Sed kiam manĝado de bestoj ne estas neceso por la supervivado, kiel okazas en la nuntempo, temas pri memelekto -kaj la elektoj ĉiam venas el kredsistemo.

Ni agnoskas ke la nemanĝado de bestoj ankaŭ venas el kredsistemo; la vorto vegetaranismo ekzistas de antaŭ multaj jarcentoj. Ni ne nomas la vegetaranojn kiel “plantomanĝantoj”, ĉar ni komprenas ke manĝado de plantoj reflektas subkuŝantan ideologion en kiu konsumado de bestoj estas konsiderata kiel neĝusta kaj neetika afero. Male, ankoraŭ ni nomas la “nevegetaranojn” kiel “viandomanĝantojn”, kvazaŭ la ago manĝi viandon estus disigita el kredsistemo, kvazaŭ la vegetaranoj estus la ununuraj kiuj metas siajn kredojn surtable. Tamen, la kialo pro kiu la plejmulto manĝas porkon kaj ne hundon, ekzemple, estas la elektado ene de kredsistemo kiun beston manĝi kaj kiun ne.

Kial do, karnismo ne estis konceptigita ĝis nun? Pli facilas rekoni kaj agnoski tiujn ideologiojn kiuj estas ne tro oftaj aŭ almenaŭ ne komunaj al ĉiuj, kiel povus esti veganismo. Alia pli forta kialo: karnismo estas la reganta ideologio, ideologio tiel vaste etendiĝinta kaj akceptita, ke ĝiaj principoj estas konsideritaj kiel normo, anstataŭ ol konsideri ĝin aro de opinioj amplekse akceptitaj. Kaj la karnismo, krome, estas violenta kaj ekspluatiga ideologio, organizita ĉirkaŭ la intensa, granda kaj nenecesa ekspluatado de bestoj. Eĉ en la produktado de “ekologia viando” (kaj aliaj ekologiaj bestodevenaj produktoj) -malgranda procento el la viando tutmonde produktita- la bestoj estas ekspluatitaj kaj ofte perforte traktitaj. La principoj de karnismo kontraŭas la fundamentajn valorojn de la plejmulto kiu ne emas subteni la ekspluatadon de aliaj kaj pardoni ties perforton al aliaj sentuloj. Tial do, karnismo, kiel aliaj violentaj kaj ekspluatigaj ideologioj, devas esti kaŝita por certigi la partoprenon de la homoj; ĉar, sen la socia subteno, la sistemo povus kolapsi.

Veganismo, kio ĝi estas?

Veganismo estas vivstilo aŭ etiko kiu celas respekton al la bestoj kaj ankaŭ al la homoj. Ĝi konsideras la bestojn kiel unuopulojn kun interesoj kiuj indas kaj meritas nian respekton. Por plenumi tion, veganoj, tio estas, sekvantoj de tia vivstilo, evitas la konsumadon kaj ekspluatadon de bestoj kiuj suferas kaj mortas ĉiun sekundon en buĉejoj, laboratorioj, bestoparkoj, akvarioj, cirkoj, pelto-farmoj kaj en multaj aliaj lokoj.

La vegana nutrado

Ajna bestodevena produkto (ovoj, laktaĵoj, viando, ktp) implicas konsideri ke la homaj interesoj elstaras super la interesoj de la ceteraj bestoj kiuj estas uzataj por ilia produktado. Kiel konsekvenco, ili estas aĉetitaj, venditaj, senigitaj de libero, izolitaj, artefarite fekundigitaj, mortigitaj… resume, ili ĉiam estas la viktimoj de la produktoj por kiuj ili estis breditaj. Ni povas havi sanan kaj ekvilibrigitan vivon sen la neceso nutri nin per tiaj produktoj. Elekti inter la vivo kaj la morto de centoj da bestoj estas tiel simple kiel elekti inter unu aŭ alia plado el la manĝolisto.

Uzante vestojn kaj ŝuojn sen la korpoj de aliaj

La plej videbla vizaĝo en la uzado de bestoj kiel vestoj povas esti la uzado de la feloj de vulpoj, vizonoj, ĉinĉiloj, ktp. Plejverŝajne, tio kio unue venas en nian kapon kiam ni pensas pri tio, estas la ŝokaj bildoj pri suferantaj bestoj en kaĝoj por fine esti gasumitaj  aŭ elektrokutitaj kun la celo forigi ilian haŭton. Sed la realo estas same akra kiam la ekspluatatoj estas bovinoj, kunikloj aŭ ŝafoj, pri ilia felo (lano) aŭ haŭto (ledo). En ĉi kampoj ankaŭ estas sufero, manko de libero kaj morto. La bestoj havas siajn haŭtojn por ŝirmi sin, ili ne estas niaj koltukoj, puloveroj, jakoj aŭ ŝuoj.

Distriĝo por ĉiuj

Same kiel en la kazo de la feloj, peltoj kaj ledoj, en la distro-kampo ŝajnas ekzisti prioritataj ekspluat-areoj kiam oni atakas ilin. Temas pri la toreado kaj la cirkoj, ekzemple. Kvankam sendube tiuj ĉi praktikoj aŭ ekspluataj areoj estas neakcepteblaj -eĉ se ili povas esti nomataj tradiciaj, kulturaj aŭ amuzaj- ĉar ili baziĝas sur la ideo ke la bestoj povas esti uzataj por nia bonprofito pri ilia aparteno al determinita specio -speciismo-, ankaŭ ni devas eviti kaj kontraŭstari la ekziston de bestoparkoj, akvarioj, ĉevalkurado, ktp. Eviti la partoprenon aŭ ĉeeston en tiaj spektakloj kaj diskonigi ke aliaj ankaŭ ne faru tion estas garantiigi la liberecon de miloj da bestoj.

Malakcepti la testaton per uzado de niaj samuloj

La simpla ideo forkapti homon kaj fari eksperimentojn kontraŭ sia volo por eltrovi kuracon al malsanoj de la aliaj estas plimulte rifuzata de la socio. Sed, se la homoj ne estas testo-objekto, ankaŭ la bestoj ne devus esti, ĉar ne estas nia intelekta kapablo aŭ nia specio kio devas esti pripensata kiam ni postulas respekton, sed la posedo de propraj interesoj. Por la animaloj (bestoj kaj homoj) gravas nia vivo kaj tial do ĝi devas esti respektata. Se por vi gravas la bestoj, helpi meti finon al la testado disdonante informon pri la kialoj ĉesigi ĝin. Skribu al la entreprenoj kiuj testas kun aliaj bestoj por klarigi al ili la kialojn pro kiuj vi ne aĉetas tiujn produktojn, malakceptu la testadon se ĝi okazas en via fakultato… La medicino povas avanci sen la bezono ekspluati ilin.

Helpante la bestojn

Ŝanĝante niajn vivkutimojn ni povas eviti la ekspluatadon kaj morton de centoj da bestoj, sed ili ankaŭ bezonas nian plej rektan helpon. Ilia mistraktado ne ĉesos se ni ne engaĝigas aliajn pripensi la speciismon, ilia rilato kun ili kaj respekto al la bestoj. Multajn aferojn vi povas fari por meti finon al ilia sklaveco. Por tion fari, legu niajn diversajn artikolojn samkiel vi povas kontakti probestajn asociojn kiuj ekzistas en viaj landoj por pliaj informoj.

La rozber-sezono

Kiam aŭtunas la praaĝaj instinktoj vekiĝas. Denove ni fariĝas kolektantoj kaj ŝatas traserĉi en la ĉirkaŭo por io rikoltinda.

Kvankam la varmaj tagoj rimarkinde mallongiĝas kaj estas jam malvarmetaj, por fervora kolektanto de sovaĝaj fruktoj granda tempo komenciĝas. Abundas ja sovaĝaj plantoj en la pejzaĝo.

Ĉu rubuso kun ĝiaj nigraj beroj, ĉu la bluanigraj beroj de la sambuko aŭ la brile ruĝaj beroj de la birdsorbuso- ĉiuj instigas nin fari el ili ion por la venontaj malpli agrablaj tagoj de la jaro.


Jam sole la kolektado de fruktoj! Tiu agado je la freŝa aero donas tiom da sufiĉan plezuron, dum la manoj estas vigle okupitaj en memfiksita rapideco, kaj la sensoj ege atentas la ĉirkaŭo.

La rozbero, tiu forta kaj belega frukto oni ofte iom malatentas .

Ĉiujare mi kolektas tiujn berojn, kaj ofte homoj rigardantaj min demandas, kion mi faras kun ili. Ŝajne la homoj konas la rozberon nur kiel antaŭpreparitan teon, aĉeteblan en la butiko. La bero pro sia enhavo estas ŝatata de praepoko kaj uzata en kuracteo, fruktovino, siropo aŭ marmelado. En Svedio dolĉa berosupo de ĝi ege bongustas.

Ĉefe pro sia vitamino C, sed ankaŭ A, B1 kaj B2 ĝi tiom validas. Dum la Dua mondmilito, studentoj en Britio kolektis rozberojn por kovri C-vitamin-fonton. Tio necesis, ĉar la germana submarŝipa blokado malhelpis la importadon de oranĝoj. Nur lastatempe danaj sciencistoj eltrovis, ke la rozbero enhavas la ĥemian substancon Galaktolipido, kiu tre bone uziĝas kiel drogo kontraŭ atrozo.


Mi mem faras ĉiutagan matenan teon el la beroj, kiujn mi ĉiam sufiĉe provizas por la tuta jaro. Post la kolekto de la ankoraŭ malmolaj beroj mi fortranĉas la malgrandan pinton kaj duonigas la berojn per tranĉilo. Tiam mi metas ilin por kelktagaj sekigado sur iu teleron. La beroj ŝrumpas kaj ilia varma ruĝo iĝas malhele bruna.

Por la tea infuzaĵo mi uzas duonplenan manon da ili po 1 litero kaj kutime mi jam je la antaŭa nokto ilin enigas en malvarman akvon. Je la venonta mateno la infuzaĵo estas hele oranĝkolora. Se ĝi estas malvarme trinkata, ĉiuj fortaj sanigaj ecoj iĝas pli efikaj. Sed ankaŭ nur mallongaebolita ĝi estas tre taŭga kaj bongusta teo, kiu provizas sufiĉe da vitaminoj por la tuta familio. Sed ne supozu, ke ĝi aspektas malhele violkolora kiel la aĉetata teo, ĉar tiu estas kolorigita de la floroj de la malvo.

Ĉi-jare mi eĉ aldonis iom da sekigita tranŝita cidonio.

Pri eble alia uzado de tiu bela frukto vi estu invitita memprovi…

 

Rozberoj


Pri la aliaj eblaj uzadoj de tiu bela frukto vi estu invitita memprovi…

 

verkis: Jens Spillner

 

Veganiĝi aŭ ne veganiĝi, tiel staras la demando.

Ĉiam pli kaj pli, multaj personoj decidas veganiĝi. Tio estas, personoj kiuj konsumas aŭ uzas nenion el besta deveno: Ili paŝas pluen, pli ol vegetaranoj, kaj ne nur rifuzas manĝadon de viando, sed ankaŭ manĝadon de ovoj aŭ lakto kaj siaj derivaĵoj. Ili estas kontraŭ la mistrakto kaj la uzo de sendefendiĝemaj estuloj kiel varon. Certe ekzistas multaj personoj kiuj konsentas pri tiu ĉi vivstilo, tamen ili ne scias ankoraŭ kiel doni la unuan paŝon kaj ne morti en la provo!

Veganismo

Esti vegano ne nur temas pri nekonsumado de produktoj kiuj devenas el bestoj. Por multaj, temas pri vivfilozofio, vivstilo per kiu ili kompromisiĝas helpi kaj defendi la rajtojn de la bestoj kaj por ke la medio povu nutri ĉiujn vivulojn. 

Esti vegano estas praktiko pli integra kaj kompleta, ekzemple, ol esti vegetarano, ĉar ĝi transiras la nutradon kaj tuŝas preskaŭ ĉiujn aspektojn de la vivo. Ekzemple, veganoj ne uzas ledojn, lanon kaj ne vizitias bestoparkojn aŭ akvariojn ĉar ili estas veraj karceroj por bestoj. Veganoj ankaŭ arde kontraŭas popolajn festojn en kiuj bestoj estas la distrocelo, en kiuj kutime ili estas sovaĝe mortigataj.

Pro tiu ĉi kialo, gravas bone konatiĝi kun la signifo de la vorto ‘vegano’ por esti certaj ĉu ni vere volas iĝi unu el ili, aŭ simple temas pri preterpasema modo. Ankaŭ rekomendindas la konsultadon de kuracisto por la realigado de ĝeneralaj analizoj por informiĝi pri bonfarto kaj sanstato kaj pri la zorgoj specialaj kiujn ni devus havi veganiĝinte.

Ankaŭ tre utilas la konsiloj kaj la sperto de iu kiu jam veganiĝis, ne nur por havi bonan kaj ĝustan nutradon sed ankaŭ por la adaptiĝo al nia nova vivstilo.

Se ni volas, ni povas entrepreni la veganiĝon je malrapidaj paŝoj, ekiĝante per vegana manĝaĵo unu tagon semajne, kaj pliiĝante la tagojn iom post iom. Dum tiu periodo ni devus alkutimiĝi kiel rutinaĵo, pri la legado de la etikedoj ĉe la varoj en la vendejoj, por esti certaj ke ili estas manĝeblaj de vegano. Multaj anstataŭantoj de la fromaĝo havas kazeinon, lakto-derivaĵo kiu estas konsiderata kiel bestodevena.

Gravas lerni, ĝui kaj emi kuiri, ĉar ni pasigos pli da tempo kuireje. Ni ne nur devas bonfarti pro nia ŝanĝiiĝo sed ni devus ĝin vidigi al aliuloj per simpla kundividado de receptoj kaj pladoj kiujn ni lernas prepari.

Malgraŭ tio kion multaj kredas, la vegana kuirarto estas tre bongusta kaj post nelonge ni ne plu sentos la emon aŭ bezonon manĝi tion kion ni ofte manĝadis antaŭe. Krome, ĉiam malfermiĝas pli kaj pli da restoracioj en multaj mondopartoj kiuj estas ekskluzive vegetaranaj/veganaj aŭ kiuj ekofertas veganajn opciojn. Ni serĉu tra la reto pri tiaj lokoj en nia urbo kaj ekspertu. Tamen, eblas trovi veganajn manĝaĵojn aŭ peti etajn modifojn kiam eblas ĉe italaj, tajaj, barataj, ĉinaj aŭ japanaj restoracioj. Ĝenerale ni ne elspezos pli da mono por nia manĝado ol tiu kiun ni elspezis antaŭe.

La bestobredado por la konsumo de la homoj okazigas enormajn problemojn por la media bonfarto kiu transiras la bestan suferon: ĝi kreas multajn forĵetaĵojn, la dolĉa akvo estas abunde foruzata kaj granda parto el la planedo estas uzata por nutri ilin. Ĉio ĉi okazigas la poluadon de la akvo kaj la erozion de la grundo.

Esti vegano kaj ne morti dum la provo facilas!: Nur prenu emon kaj paciencon por lerni manĝi novan universon el produktoj kiujn antaŭe ni eĉ ne konis!

tumblr_static_cropped-spices-header

Ĉu vi pretas?

Fiŝoj ankaŭ sentas ĝojon kaj doloron

Estas fakto ke la fiŝoj sentas doloron samkiel aliaj bestoj. Kiam ili estas trenitaj el la profundaĵoj de la maro, la malkunpremado kaŭzas al ili neelteneblan doloron. Post tio venas malrapida kaj dolora morto pro asfiksio. Kvankam la fiŝoj ne esprimas la doloron samkiel ni, estas science pruvite ke ĉiuj vertebruloj, inkluzive de la fiŝoj, spertas sensaciojn je doloro antaŭ damaĝigaj stimuloj, tra similaj neŭrofarmakologiaj procesoj. En 1976, sendependa esploro entreprenita de la Asocio por la Preventado de Krueleco kontraŭ la Bestoj, eltrovis sufiĉajn pruvojn por kompari la doloron kiun la fiŝoj sentas kun la doloro kiun aliaj vertebruloj elmontras.

En pluraj landoj, plejmulto el la fiŝoj estas produktataj en fiŝ-kulturejoj. La artefarita fiŝproduktado generas eĉ pli da sufero al ĉi tiuj bestoj, ĉar la amasiĝo estas granda (4 fiŝoj po 1 kvadrata metro), pro kio la konkurado por preni la nutraĵojn estas tre granda kaj okazigas agresojn inter la fiŝoj, kiuj mordas unu la aliajn la voston kaj la naĝilojn, kelkfoje aperas eĉ kanibalismo de vivaj fiŝoj. La fiŝkulturistoj batalas kontraŭ tiu ĉi afero pere de gradig-sistemo per kiu ili ne donas manĝaĵojn al la fiŝoj dum 12 horoj, por poste disigi ilin laŭ ilia grando. La gradigo estas vere streĉiga por la fiŝoj kiuj perdas la emon manĝi, maldikiĝas kaj eĉ mortas. Laŭ la specio de fiŝo, la amasigo povas atingi 15 fiŝojn po kvadrata metro.

Kovritaj fiŝkulturejojLa fiŝoj breditaj en la fiŝkulturejoj pasigas sian vivon en malgrandaj kaj malpuraj spacoj, multaj el ili suferas parazitajn infektojn, gravajn vundojn kaj aliajn malsanojn. La kondiĉoj de ĉi tiuj fiŝkulturejoj estas tiel teruraj ke 40 % el la fiŝoj povas morti antaŭ ol esti mortigitaj por la komercado.

Multaj artefaritaj fiŝkulturejoj estas kovritaj, ĉi maniere la fiŝproduktistoj povas mastrumi la kvanton de lumo kiun la fiŝoj ricevas. Ĉi tiuj fiŝoj pasigos la reston de siaj vivoj amasigitaj, stumblante unuj kontraŭ aliaj kaj eĉ kontraŭ la muroj en la superloĝigitaj akvujoj. La morto de ĉi tiuj bestoj estas tre dolora, ĉar plejmulto el ili mortas pro asfiksio kaŭze de la elakviĝo. Alia metodo tre uzata estas la prenado de la fiŝo per la vosto kaj frapi ilian kapon kontraŭ ŝtono.

En la maro, la tinusoj estas kaptitaj per gigantaj retoj kiuj ankaŭ kaptas aiajn speciojn, inter ili testudojn kaj delfenojn, kiuj estas konsiderataj forĵetaĵo por la tinus-industrio.

Multaj homoj pensas ke la fiŝoj ne estas kiel la aliaj bestoj, sed ne estas tiel, temas nur pri alia tre malsama vivmaniero, ĉar ilia vivmedio tute malsamas de la nia, sed ili, same kiel alia besto, ĝuas la liberecon. Sufiĉas nur spekti dokumentfilmojn pri la mara vivo kaj admiri tiun belecon kiu vivas en maroj, lagoj kaj riveroj. Kial ni detruas ĝin? Estas pli bone admiri ĝin tie kie ĝi troviĝas kaj aprezi la naturan vivmedion kaj trovi aliajn nutro-fontojn.

Krud-vegana braŭnio

Braŭnio (angle Brownie) estas mia propra esperantigo de la tradicia usona eta torto. Ĝin oni ankaŭ povas prepari vegane kaj eĉ krudvegane! “Krudvegane signifas ke ĉiuj ingrediencoj uzitaj estas vegetaĵaj kaj uzataj en sia natura stato. Braŭnio estas ideala dolĉaĵo por servi je la teo-horo, por vizitantoj, en matenmanĝo aŭ deserto post manĝoj.

Ingrediencoj:

ĉiuj ingrediencoj uzitaj

Ĉiuj ingrediencoj uzitaj

  • 2 tasoj da sekaj fruktoj (povas esti aveloj, nuksoj, migdaloj, ĉiuj mikse aŭ unuope kun sekvinberoj laŭplaĉe)
  • 2 tasoj da daktiloj
  • 8 kuleroj da pura, sensukera kakao-pulvoro
  • 5 kuleroj da kokos-oleo (se vi ne havas kokosoleon, uzu alian vegetaĵan oleon kiu ne donu fortan odoron kaj guston kiel la olivoleo donas.
  • 4 kuleroj da raspita kokoso (laŭplaĉe)
la bazo en la muldilo

La bazo en la muldilo

Paŝoj:

La braŭnio fariĝas per du simplaj paŝoj:

En la unua ni celas krei  bazon. Por tio ni devas preni la 2 tasojn da sekaj fruktoj (kiuj tamen devas esti dum tuta tago sub akvo por aktivigi ilin) kaj kirli (sen akvo!). Poste kirlu ankaŭ la aktivigitajn daktilojn kaj aldonu al la pasto. Aldonu 4 kulerojn da kakao-pulvoron kaj 4 kulerojn da raspita kokoso se tion vi volas kaj kirlu plian fojon. Knedu kaj disfaldu ĝin sur muldilo. Ĝi ne povas kovri la tutan muldilon, devas resti spaco por la kovraĵo ĉokolada. Kovru ĝin kaj konservu en la frostujo de la glaciŝranko dum almenaŭ unu horo.

Post la horo, faru la supran parton de la braŭnio. Prenu 1 tason kaj duono da daktiloj aktivigitaj, aldonu la kulerojn da kakao-pulvoro (4) kaj la 5 kulerojn da kokos-oleo kaj aldonu akvon laŭplaĉe sed atentu ne tro aldoni akvon por ke ĝi ne iĝu tro likva. Kirlu bone, ĝis kreado de homogena ĉokolada kremo kaj disfaldigu ĝin sur la bazon de la braŭnio.

Metu denove en la frostujon por plia horo kaj poste lasu en la fridujo kaj jam pretas por manĝi!! Por doni pli belan aspekton vi povas ĝin beligi per supra ornamaĵo: povas esti kokos-raspitaĵo (kiel videblas en la ĉef-bildo), eroj da malmola ĉokolado, frukteroj, ktp, ĉio laŭ via imago, lasu ĝin flugi!!!