Strogonofo el terpomo, kukurbeto kaj ĉampinjono.

Strogonofo aŭ stroganofo estas rusa plado de la 19a jarcento, onidire, ĝin kreis ĉefkuiristo kiu laboris por la rusa militisto, duko Pavel Aleksandroviĉ Stroganov. Ĝi ekiĝis kadre de kuirkonkurso en Peterburgo. De tie ĝi disvastiĝis en Ĉinion, Usonon kaj Brazilon inter aliaj landoj! Kutime ĝi estas manĝata kun spagetoj aŭ rizo. Sed oni povas manĝi ĝin kun kio ajn oni deziru 🙂

La manĝaĵo tradicia enhavis viandopecojn de bovino, cepo, ĉampinjonoj kaj acidkremo. Poste la recepto suferis plurajn ŝanĝojn en pluraj landoj sed restis la ideo. Mi volas prezenti al vi tre facilan recepton kaj same bongustegan!

Por fari ĝin vi povas uzi haketitan viandon el sojo sed se vi ne havas ĝin, simple kun legomoj kaj ĉampinjonoj sufiĉas. Mi iom hezitis ne aldoni la sojviandon sed fine tre kontentis pri la rezulto! Ankaŭ mi mem faris la kremon el aveno, ĝi postulas nur avenflokojn kaj akvon!

Ingrediencoj:

  • 1 Kukurbeto (se ĝi grandas, nur la duono sufiĉos)
  • 1 mezgranda terpomo
  • 150 gramoj da ĉampinjonoj
  • 1 cepo
  • 2 ajleroj
  • 4 kuleroj da oleo
  • 4 kuleroj da mustardo
  • Duontaso da tomatsaŭco
  • Spicoj (laŭplaĉe)
  • Salo

Por la kremo:

  • 250 gramoj da avenflokoj kaj la duoblo da akvo.
  • Lasu ilin ripozi en la miksaparato dum 30 minutoj.
  • Post tio, kirlu kaj filtru ĝin kaj la kremo estas farita.

Preparmaniero:

  • 1- Senŝeligu la kukurbeton kaj la terpomon kaj faru malgrandetajn pecojn, kun kvadrateca formo estus pli bone. Same tranĉu la cepon sed ne kvadrate. Tranĉu ĝin pli longe kaj fajne! Laŭ la juliana tranĉostilo. Tranĉu lamene la ĉampinjonojn (ankaŭ eblas aĉeti ilin jam lamenigitaj)
  • 2- Aldonu iom da oleo en kuirpoto kaj aldonu la cepon kaj lasu ĝin friti kaj sekve aldonu la ajlerojn kaj la distranĉitan terpomon. Movu ĝin kaj post kelkaj sekundoj aldonu la kukurbopecojn, salon kaj spicojn laŭplaĉe kaj sekve aldonu la ĉampinjonjn.
  • 3- Aldonu nun la avenkremon kaj la tomatsaŭcon kaj la mustardon kaj bone kirlu ĝin por ke ĝi iĝu sameca.
  • 4- Kun tre malalta faro, aldonu al la kremo tomatsaŭcon kaj mustardon kaj ade kirlu ĝin de tempo al tempo ĝis kuiriĝo de la terpomoj kaj kukurbetoj!
  • 5- Servu ĝin prefere kun rizo aŭ spagetoj! Kaj ek! bonan apetiton!

Karnismo vs Veganismo

En mia senĉesa informserĉado, mi trovis nepre legindan libron: “Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj, enkonduko al karnismo (angle Why we love Dogs, eat Pigs and wear Cows, an introduction to carnism), verkita de la socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, Melanie Joy. En ĝi, ŝi eksplikas la koncepton KARNISMO, kio estas tute nova afero.

Karnismo: sistemo de kredoj, aŭ ideologio, kiu kondiĉigas la personojn manĝi certajn bestojn. Karnismo esence kontraŭas vegetarismon kaj veganismon. Plejmulto el la homoj vidas la fakton manĝi viandon kiel ion ricevitan antaŭ ol elekton. En la viandomanĝemaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, la popolo ne pripensas kial la viando de kelkaj bestoj povas esti aĉa kaj tiu de aliaj, bongustega; sed ankaŭ ili ne tro pripensas kial ili manĝas bestojn. Sed kiam manĝado de bestoj ne estas neceso por la supervivado, kiel okazas en la nuntempo, temas pri memelekto -kaj la elektoj ĉiam venas el kredsistemo.

Ni agnoskas ke la nemanĝado de bestoj ankaŭ venas el kredsistemo; la vorto vegetaranismo ekzistas de antaŭ multaj jarcentoj. Ni ne nomas la vegetaranojn kiel “plantomanĝantoj”, ĉar ni komprenas ke manĝado de plantoj reflektas subkuŝantan ideologion en kiu konsumado de bestoj estas konsiderata kiel neĝusta kaj neetika afero. Male, ankoraŭ ni nomas la “nevegetaranojn” kiel “viandomanĝantojn”, kvazaŭ la ago manĝi viandon estus disigita el kredsistemo, kvazaŭ la vegetaranoj estus la ununuraj kiuj metas siajn kredojn surtable. Tamen, la kialo pro kiu la plejmulto manĝas porkon kaj ne hundon, ekzemple, estas la elektado ene de kredsistemo kiun beston manĝi kaj kiun ne.

Kial do, karnismo ne estis konceptigita ĝis nun? Pli facilas rekoni kaj agnoski tiujn ideologiojn kiuj estas ne tro oftaj aŭ almenaŭ ne komunaj al ĉiuj, kiel povus esti veganismo. Alia pli forta kialo: karnismo estas la reganta ideologio, ideologio tiel vaste etendiĝinta kaj akceptita, ke ĝiaj principoj estas konsideritaj kiel normo, anstataŭ ol konsideri ĝin aro de opinioj amplekse akceptitaj. Kaj la karnismo, krome, estas violenta kaj ekspluatiga ideologio, organizita ĉirkaŭ la intensa, granda kaj nenecesa ekspluatado de bestoj. Eĉ en la produktado de “ekologia viando” (kaj aliaj ekologiaj bestodevenaj produktoj) -malgranda procento el la viando tutmonde produktita- la bestoj estas ekspluatitaj kaj ofte perforte traktitaj. La principoj de karnismo kontraŭas la fundamentajn valorojn de la plejmulto kiu ne emas subteni la ekspluatadon de aliaj kaj pardoni ties perforton al aliaj sentuloj. Tial do, karnismo, kiel aliaj violentaj kaj ekspluatigaj ideologioj, devas esti kaŝita por certigi la partoprenon de la homoj; ĉar, sen la socia subteno, la sistemo povus kolapsi.

Kreskanta viandomanĝemo en Ĉinio

Manĝi viandon en multaj landoj tradicie signifas prosperon kaj bonstaton. Tion oni povas nuntempe ankaŭ observi en Ĉinio.

En la malnovaj tempoj de Taoismo kaj Daoismo por anoj de tiu tradicioj manĝi viandon estis permesita, tamen ĝi estis rigardata kiel malpura afero. Se oni intencis kreski spirite, li ne faru tion.

Ekde la 7 a jarcento kun la vasta enkonduko de Budhismo vegetaranismo pli populariĝis.
Hodiaŭ en preskaŭ plene sekulara socio kaj rapide kreskanta bonstato de la mezaj loĝantaraj tavoloj la sinteno al viandokonsumado ege ŝanĝiĝis. Nuntempe 4-5 % de ĉinoj nomiĝas vegeteranoj, sed ĉe la plimulto la apetito por viando, precipe porko, daŭre kreskas. Porko diverspreparita servas kiel la plej favora plado sur la ĉiutaga familia tablo en Ĉinio.

En 2010 ĉefministro Wen Jiabao sugestis enkonduki senviandan tagon semajne pro la sanproblemoj de troa viandokonsumado.

Ĉinio estiĝis la plej granda viandokonsumanto tutmonde. La enlandaj produktantoj, kiuj en 2014 “produktis” 3,7 milionojn da tunojn da viando, ne plu povas nun sufiĉe provizi ĝin. Do grandega kvanto de viando devas esti importata el Usono, Aŭstralio aŭ Eŭropo. Ekz. en Germanio, kie lokaj medio-protektadaj grupoj batalas kontraŭ grandskalaj porkbredejoj, la eksportado al Ĉinio jam ĉi-jare duobliĝis. Bona komerca sukceso por eŭropaj entreprenistoj!

Tamen, kun ĉiuj bedaŭrindaj kromefikoj, la tuta afero estas tre malĝojiga kaj por ni kaj por nia planedo.

Ni manĝu verde.

                                                                                                                                   Artikolo de Jens Spillner